Nándor Bihary [bihari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bihary Nándor estis hungara aktoro. Lia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Burger Nándor József, lia pli nova familia nomvarianto estis Bihari.

Nándor Bihary
Persona informo
Naskonomo Burger Nándor József
Naskiĝo la  20-an de marto 1900(nun 1900-03-20)
en Hungario Gyöngyös (Hungario)
Morto 1948
en ?
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Nándor Bihary [1] naskiĝis la 20-an de marto 1900 en Gyöngyös, li mortis ie en 1948.

Biografio redakti

Nándor Bihary havis rolojn kiel infano en teatro de Zsigmond Feld. Kiel plenkreskulo li ludis ekzemple en Teatro Kisfaludy, Pápa, Nyíregyháza, ankaŭ en Rumanio por la hungara minoritato. En 1927 li estis videbla en Kaposvár kaj Pécs, poste en aliaj provincaj urboj. Ekde 1936 li havis rolojn en pluraj teatroj en Budapeŝto. En 1945 li iĝis militkaptito, sed en la sekva jaro li povis hejmenveni.

Li edziĝis dufoje (en 1922 kaj 1938). Lia opereto Katinka estis prezentita en Teatro Városi.

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Egri csillagok (1923) - István Dobó (unu el la ĉefroloj)
  • Alo, America! (1926)
  • Áll a bál (1939) – Szása
  • Estélyi ruha kötelező (1942) – kelnero
  • Boldoggá teszlek (1944) – meblisto

Fontoj redakti