Nándor Less, laŭ hungarlingve kutima nomordo Less Nándor estis hungara geografo, botanikisto, vojaĝisto, orientiĝa kuristo.

Nándor Less
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1963 (1963-01-06)
en Miskolc
Morto 11-an de februaro 1993 (1993-02-11) (30-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen (–dekjaro de 1980) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Nándor Less
Okupo
Okupo geografo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nándor Less[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1963 en Miskolc, li mortis la 11-an de februaro 1993 en Budapeŝto.

Memorŝtono pri Nándor Less
Memortabulo pri Nándor Less

Biografio redakti

Nándor Less maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, post la unujara soldatiĝo li ekstudis en 1982 en Scienca Universitato Lajos Kossuth kaj akiris diplomon en 1987. Post la diplomo li eklaboris en la universitato. Jam dum la lernejaj jaroj li estis orientiĝa kuristo, turisto, eĉ li kreis albumon pri bestoj en 1975. Lia laboro fokusiĝis al montaro Bükk, kiu etendiĝas ĝuste apud Miskolc. En 1992 li kandidatiĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Li multe vojaĝis, lastfoje en Afriko, kie li ricevis malarion. Hejmenveninta li mortis. Li ricevis plurajn medalojn pro la sportaj rezultoj, krome 2 premiojn (la lastan jam postmorte). Li akurate notis ĉion, laŭ tio li faris 1443 turismajn vojojn kun 22 211 km.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Délkeleti Bükk vegetációtérképe (1988)
  • A Mély-völgy (Bükk-hegység) vegetációtérképe (1998)

Disertaĵoj redakti

  • Délkeleti-Bükk vegetációja és xeroterm erdőtársulások fitocönológiája (1992)

Ekspedicioj redakti

Memorigiloj redakti

  • memorŝtono kun memortabulo
  • geografia konkurso

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-01-21.