Nándor Ratkóczy
Nándor Ratkóczy [ratkOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ratkóczy Nándor estis hungara kuracisto, radiologo, profesoro.
Nándor Ratkóczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1891 en Pécs |
Morto | 27-an de majo 1977 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • radiologo |
Nándor Ratkóczy [1] naskiĝis la 9-an de majo 1891 en Pécs. Li mortis la 27-an de majo 1977 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Nándor Ratkóczy akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en la radiologis kliniko, poste en la radiologia instituto, ekde 1922 denove en la kliniko. En 1925 li estis nomumita privata profesoro, en 1932 titulara eksterordinara profesoro, en 1942 publika ordinara profesoro en la menciita universitato. En 1955 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li estis ankaŭ institutestro inter 1956–1962, poste li pensiuliĝis. Li kreis protektan kabinon kontraŭ la danĝera radiado.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Belgyógyászati röntgendiagnosztika (1925)
- A lympho¬granulomatosis kór- és gyógytana (1938)
- Röntgenológia (1948) - kunlaboranto
- Radiológia (1959)
- A magyar röntgenológia bibliográfiája (1974)