Nándor Száva [sAva], laŭ hungarlingve kutima nomordo Száva Nándor estis hungara kemiisto.

Nándor Száva [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de februaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nándor Száva frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1943. Post siaj studoj li instruis jaron samloke, poste li laboris en rafinejo pri naftoj, ekde 1949 en naftoindustria centro, ekde 1957 en trusto pri naftoj kaj gasoj. Inter 1951 kaj 1955 li studis la naftoteknologion en Sovetunio. Li kandidatiĝis en 1964. Li precipe okupiĝis pri oleoj pri maŝinoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ásványolaj-technológia (1951)
  • Magyar kőolajtermékek kézikönyve (1958) - kunlaboranto
  • Kenőolajtermékek kézikönyve (1969) - redaktoro

Fontoj redakti