Németkér (nEmetkEr), germane Kier estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks. La nomo signifas: germana kér, la lasta estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Simontornya troviĝas 20, Paks 15 km-ojn for. Apud Németkér grandaj arbaroj troviĝas.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste vivis tie romianoj. La unua mencio devenis el 1193 en formo Ker. Dum la turka erao la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1785 germanoj alvenis. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj. Vilaĝo Hard aliĝis al Németkér en 1954.

Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, gastejo.

Vidindaĵoj redakti

  • katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1816, en la 19-a jarcento trakonstruiĝis
  • kapelo nomata Orvoskút
  • nobeldomo de Fülöp-Heim
  • memordomo kaj vilaĝmuzeo
  • monteto Látó 172 m-ojn alta kun protektataj kreskaĵoj
  • malgrandaj lagoj
  • iranta al Paks troviĝas Gyapa [djapa], kiu estas pilgrimloko

Ĝemelkomunumoj redakti

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando redakti

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér

Komunumoj pri német (=germano) en Hungara reĝlando redakti

Hidasnémeti Kapinémetfalu Németbánya Németbogsán Németfalu
Németkér Németpereg Németremete Németság Németszentmihály
Németszentmiklós Németszentpéter Németújvár Sopronnémeti Szamosújvárnémeti
Tornyosnémeti