Nóra Salvi [ŝalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salvi Nóra estas hungara hobojisto, altlerneja instruisto.

Nóra Salvi
Persona informo
Naskiĝo 1977
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
vdr

Nóra Salvi[1] naskiĝis en 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nóra Salvi maturiĝis en muzikarta mezlernejon en 1995 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1999. Ŝia ĉefinstruisto estis Péter Pongrácz. Intertempe kaj poste ŝi studis en majstrokursoj: Siena (1996, 1997), Budapeŝto (1998), Madrido (2000-2002), Madrido, Durham, Prago (2003). Inter 1999 kaj 2000 ŝi estis la primara hobojisto en simfonia orkestro de Hungaraj Ŝtatfervojoj, same ekde 2002 en orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 2008 ŝi ofte muzikadas kun la festivala orkestro, en 2014 ŝi estas membro de ĉambra orkestro. En 2012 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. En 2015 ŝi ekinstruis en muzika instituto de Universitato István Széchenyi. Ŝi atingis la unuajn lokojn en muzikkonkursoj (1995-1998) kaj ricevis ŝtatajn premiojn inter 1998-2015. Ŝi parolas angle, japane, hispane, germane.

Elektitaj koncertoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti