Nýrovce, hungare Nyírágó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Nýrovce situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 31 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 en formo "Nyr". Tiam la kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Nyír kaj Ágó, kiuj fine unuiĝis. En 1910 loĝis en Nyír 298, en Ágó 388 da homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nýrovce 569 da homoj (415 hungaroj, 153 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti