Nandir

(Alidirektita el NANDIR)

NANDIR estas svisa filmkompanio, kiu produktas fikciajn kaj dokumentajn filmojn en la franca lingvo kaj en Esperanto. La nomo "NANDIR" estas anagramo de ties ĉefo, François Randin.

Videofilmoj produktitaj de NANDIR:

  • UNIVERSALA KONGRESO EN TAMPEREO - Finnlando * 1995 * 40 min. (dokumenta filmo)
  • LA LAŬZANA POLICO prezentas sin * 1995 * 40 min.
  • LA EGA KESTETO * 1995 * 30 min. (fikcia filmo polica 7-lingva).

En garaĝo, armila afero problemas al du mekanikistoj, unu francparolanto kaj la alia germanparolanto. Tiu filmo ricevis la 2-an premion de la UEA-a artfestivalo en Tempereo-Finnlando – 1995

  • SALUTON * TVRL – 13 elsendoj en 3 kasedoj - 1995 (12 kursoj 15-minutaj en la franca)
  • LA VERDA STELULO * 1996 * 30 min. (fikcia filmo)

Ulo eluniverse alvenas surtere por konati homojn. Li uzas esperanton kiel komunik-lingvo. La loĝantoj montaraj ne estas vere bonvenigaj. Tiu filmo ricevis la 3-an premion de la UEA-a artfestivalo en Prago-Ĉeĥio - 1996.

  • LA ALPOJ SVISAJ * 1997 * 30 min. (dokumenta filmo)

Tiu filmo ricevis la 1-an premion de la UEA-a artfestivalo en Adelajdo-Aŭstralio - 1997.

  • LA MUZIKSKATOLOJ * 1998 * 30 min. (dokumenta filmo)- 200-jara historio
  • UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELIERO - Francio * 1998 * 45 min. (dokumenta filmo)
  • TRA LA TANZANIA LANDO per sia esperantistaro * 2000 * 40 min. (dokumenta filmo)
  • UNIVERSALA KONGRESO EN GOTENBURGO - Svedio * 2003 * 60 min. (dokumenta filmo)
  • Intervjuo de Andrej Korobejnikov, pianisto 17-jaraĝa * 2003 * 36 min. (dokumenta filmo)
  • LEKANTO AL PEKINO * 2004 * 60 k. 96 min. (dokumenta filmo)
  • Jojo kaj Bubu en la parko * 2007 * 10 min. (porinfana filmo)
  • LA PATROLO DE LA GLACIEJOJ * 2008 * 30 min. (dokumenta filmo)
  • Bildoj el la 93-a UK en Roterdamo * 2008 * 10 min. (dokumenta filmo)