NSU (kompanio)
NSU estis germana kompanio produktanta biciklojn, motorciklojn, aŭtomobilojn. Ĝi estis fondita en 1873 en Riedlingen, de Christian Schmidt kaj Heinrich Stoll kaj translokiĝis en 1880 al Neckarsulm. La kompanio komencis produkti trikad-maŝinojn. Ekde 1886 ĝi produktis biciklojn kaj ekde 1901 participis ĉefe en la frua evoluigo de motorcikloj en germanio. Dum la 1950-aj jaroj NSU estis laŭ kvantoj la plej granda produktanto de motorcikloj en la mondo.
NSU Motorenwerke | ||
---|---|---|
NSU Motorenwerke | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • motorcycle manufacturer • bicycle manufacturer • entrepreno vd | ||
Dum | 1873 - 21-a de aŭgusto 1969 | |
Antaŭulo | D-Rad | |
Sekvanto | Audi | |
Jura formo | iam akcia societo, poste GmbH | |
Sidejo | Neckarsulm (Germanio) | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | motorcikloj, aŭtoj | |
aŭtomobilo • motorciklo | ||
filiaj kompanioj | Neckar vd | |
La Nomo NSU, kiu estis uzata ekde 1892 kiel marko, estas la mallongigo de la nomo de la urbo NeckarSUlm, kiu devenas de la du riveroj Neckar kaj Sulm, kiuj tie kunfluas.
La nuntempa firmao NSU GmbH estas branĉo de la aŭtokonstrua konzerno Audi, kiu mem estas parto de Volkswagen AG, kaj ekzistas en tiu formo ekde la jaro 1985 por vivteni la memoron pri la historia sendependa entrepreno.
La plej gravaj NSU-aŭtomobiloj 1946–1977 [1] redakti
Tipo | Motoro | cilindra kapacito/cm³ | maks. povumo/PS | turniĝoj 1/min | tempo de produktado | bildo |
---|---|---|---|---|---|---|
NSU Prinz I/II | 2 cilindroj kvartakta | 583 | 20 | 4.600 | 1957 – 1960 | |
NSU Prinz 30/30E | 2 cilindroj kvartakta | 583 | 30 | 5.500 | 1959 – 1960 | |
NSU Prinz III | 2 cilindroj kvartakta | 583 | 23 | 5.000 | 1960 – 1962 | |
NSU Sportprinz | 2 cilindroj kvartakta | 583 (ab 1961: 598) | 30 | 5.500 (ab 1961: 5.600) | 1959 – 1967 | |
NSU Prinz 4/4S/4L | 2 cilindroj kvartakta | 598 | 30 | 5.600 | 1961 – 1973 | |
NSU Wankel Spider | Wankel-motoro | 498 | 50 | 6.000 | 1964 – 1967 | |
NSU Prinz 1000/ 1000L/ 1000S | 4 cilindroj kvartakta | 996 | 43 | 5.500 | 1964 – 1967 | |
NSU Prinz 1000TT | 4 cilindroj kvartakta | 1085 | 55 | 5.800 | 1965 – 1967 | |
NSU Typ 110/ 110S /110SC | 4 cilindroj kvartakta | 1085 (ab Typ 110S: 1177) | 53 (ab Typ 110S: 60) | 5.600 | 1965 – 1967 | |
NSU TTS | 4 cilindroj kvartakta | 996 | 70 | 6.150 | 1967 – 1971 | |
NSU TT | 4 cilindroj kvartakta | 1177 | 65 | 5.500 | 1967 – 1972 | |
NSU 1200/ 1200C | 4 cilindroj kvartakta | 1177 | 55 | 5.500 | 1967 – 1973 | |
NSU K 70 (später VW K 70) | 4 cilindroj kvartakta | 1567 | 90 | 5.000 | 1969 (als VW K 70: 1970 − 1975) | |
NSU Ro 80 | 2-diska- Wankel-motoro | 2x 497,5 | 115 | 5.500 | 1967 – 1977 |
- ↑ Peter Schneider. Die NSU-Story. Motorbuch Verlag, Stuttgart 1997. S. 389 bis 409