Naĝilo (artefarita)

Artefaritaj naĝiloj estas speco de ŝuoj kiuj similas la naturajn naĝilojn de fiŝo. Faritaj el kaŭĉuko aŭ plasto, ili helpas homojn movi tra la akvo. Oni uzas ilin en akvaj sportoj, ekz. naĝado kun spirtubo, submara plonĝado, trejnado aŭ ekzercado por plibonigi naĝan kondiĉon, ktp.

Naĝiloj por skafandristo (plonĝisto kun spiraparato)

Naĝiloj ebligas naĝi sen movi la brakojn, do plonĝisto povas uzi la manojn por porti iun ilon, ekz. fiŝlancon, aŭ fotilon en hermetika ujo. Kiam oni piediras per tiuj ŝuoj, ekzemple en plaĝo por eniri en la maron, oni devas piediri reen, ĉar alimaniere la naĝila parto de la naĝilo malhelpos la piediradon.