Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

aŭtonoma respubliko de Azerbajĝano
(Alidirektita el Naĥiĉevano)

La Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (azerbajĝane Naxçiván, armene Նախիջեվան) estas teritorio apartenanta al Azerbajĝano, sed geografie disigita pro la armena teritorio.

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko
aŭtonoma respubliko
FlagoBlazono
Eksklavoaŭtonoma respubliko [+]

LandoAzerbajĝano

Supermara alteco880 m [+]
ĈefurboNaĥiĉevano
- koordinatoj39° N, 46° O (mapo)39.33333333333345.5Koordinatoj: 39° N, 46° O (mapo)
Areo5 500 km² (550 000 ha) [+]

Loĝantaro439 800 [+] (2015)
Denseco79,96 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroVasif Talibov

ISO 3166-2AZ-NX

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Tero)
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Tero)

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Azerbajĝano)
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Azerbajĝano)
DEC

Map
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

Vikimedia Komunejo:  Naxçıvan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La respubliko okupas aeron de 5500 kvadratajn kilometrojn. Ĝi havas landlimojn kun Armenio 221 km, kun Turkio 9 km kaj kun Irano 179 km. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Naĥiĉevano (33.000 loĝantoj), kiu havas sian propran universitaton.

Ekzemploj de armenaj ŝtonkrucoj, nomataj ĥaĉkaroj, el Naĥiĉevano.

Etimologio redakti

Laŭ la germana filologo de la 19-a jarcento Johann Heinrich Hübschmann, la nomo «Naĥiĉevano» (Nakhichevan) laŭlitere signifas en la armena « la loko de la malsupreniro », biblia referaĵo pri la malsupreniro de Noa post kiam la arkeo restis sur la najbara monto Ararato. Hübschmann rimarkas ke tiu nomo ne estis uzata en la antikva epoko kaj ke la plej frua nomo estas « Naxcavan ». La prefikso «Naxc» devenas de nomo kaj «avan» (aŭ «van») signifas «vilaĝo» aŭ «urbo» en la armena lingvo.

Geografio redakti

Naĥiĉevano estas duondezerta regiono de Azerbajĝano dise de la resto de la lando pro la armena teritorio. La montaro Zangezur oriente estas la landlimoj kun Armenio, dum la rivero Aras okcidente difinas la landlimon kun Irano.

Tiu ĉi aŭtonoma respubliko estas ege arida kaj montara. Ĝia plej alta pinto troviĝas sur la monto Kapydzhik, kiu atingas 2415 m.

Laŭ la legendo, la fendo de ĝia pinto estis okazigita pro la Arkeo de Noa dum la ŝipo ekmalsupreniris pro la malpliĝo de la inundado post la tutmonda diluvo.

Administra divido redakti

 
Politik-Administra divido de la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

Naĥiĉevano dividiĝas en 8 administrajn dividojn, sep el ili rajonoj kaj alia estas urbo, la ĉefurbo Naĥiĉevano (en la azera lingvo Naxçıvan şəhər).

1: Babək
2: Culfa
3: Kəngərli
4: Urbo Naĥiĉevano
5: Ordubad
6: Sədərək
7: Şahbuz
8: Şərur

Moderna historio redakti

 
Reĝlando Vaspurakano (908-1021)
 
Naĥiĉevano en Sovetio

Naĥiĉevano estis parto de la reĝlando Armenio kvankam granda parto de la loĝantaro estis turklingva, precipe post la amasmurdado de la armena loĝantaro en 1905; la otomanoj okupis ĝin meze de 1918. La registaro de Azerbajĝano en Ganĝa, aliancita de la turkoj, estis la plej favorigita ĉar danke al la influo sur iliaj samgentanoj, la teritorio transiris al azera regado. Post la foriro de la turka armeo fine de la sama jaro 1918, la azeroj proklamis en la regiono la Respublikon Araks (novembro 1918), sub la gvido de Jafarkuli-Ĥan sed la britoj etendiĝis sur la regiono kaj la armenoj rekuperis ĝin en junio 1919.

Post la repreno de la potenco de la komunistoj en Azerbajĝano (aprilo 1920) komenciĝis la milito inter ambaŭ landoj pro la posedado de Naĥiĉevano, Zangezuro kaj Montara Karabaĥo, regionoj sub la regado de la armenoj kaj kiujn la azeroj postulis. La turkaj naciistoj ankaŭ ribeliĝis kontraŭ la Traktato de Sèvres kaj akuzis Armenion pro tio ke ĝi ricevis armilaron de Britio. En junio, Armenio, duflanke atakata, paktis batalhalton kun Azerbajĝano per la promeso akcepti ĉiujn azerajn postulojn, kaj en julio 1920 la azeraj komunistoj, per turka apogo, prenis la regadon en Naĥiĉevano kaj estis proklamata la Naĥiĉevana Sovetia Respubliko. En septembro paca interkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano finigis la militon, kaj Armenio devis cedi la diskutatajn teritoriojn kaj agnoskis la registaron de Naĥiĉevano, kiu en 1921, Lenino liveris Naĥiĉevanon kune kun Montara Karabaĥo al la Azerbajĝana Respubliko, kio okazigis al Armenio la perdon de alia el ĝia historia teritorio. Samjare, la naĥiĉevanaj aŭtoritatoj forpelis grandan parton de la armena popolo loĝanta tie.

Kune kun Azerbajĝano, ene de la Federacia Socialisma Soveta Transkaŭkaza Respubliko, eniris en Sovetio, dum tiu periodo ne estis registritaj gravaj okazintaĵoj. Ĝi estis proklamata kiel Socialisma Soveta Aŭtonoma Respubliko la 9-an de februaro 1924.

En 1989 ĝi estis unu el la unuaj regionoj kie naskiĝis la azera naciismo. Post la ŝtatpuĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov la respubliko memproklamiĝis sendependa, sed tiu proklamado estis nuligita post kelkaj tagoj.

Eksteraj ligiloj redakti

  • NDU.edu.az (Ŝtata universitato de Naĥiĉevano; en la angla).