Naĥoj

etna grupiĝo

Naĥoj estas grupo de historiaj kaj modernaj etnoj parolante (aŭ historie parolante) lingvon el la naĥ-dagestana grupo kaj dividante iujn kulturajn trajtojn. En modernaj tempoj, ili loĝas preskaŭ tute en la orientaj partoj de Norda Kaŭkazo, sed historie, certaj areoj de la suda Kaŭkazo eble ankaŭ estis loĝigitaj per naĥoj.

Naĥoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Vajnaĥoj ĉe geedziĝo, ĉirkaŭ 1870-1886

La sola vivanta branĉo de la naĥaj lingvoj estas nun la vajnaĥaj lingvoj (parolataj de la vajnaĥaj popoloj, nome ĉeĉenoj, inguŝoj kaj kistoj), pro la estingo de aliaj popoloj. La solaj ne-vajnaĥaj modernaj naĥoj estas la bacboj (kartvele ბაცბი) en nordorienta Kartvelio, sed ili estas plejparte asimilitaj kaj ilia lingvo, la bacba, estas ege endanĝerita.

naĥa virino en tradicia kostumo, 1881

Kvankam la vajnaĥaj estas nur branĉo de la naĥoj, pro la nuna situacio, kie la nuraj konataj naĥo estas vajnaĥoj, la vortoj naĥoj kaj vajnaĥoj estas ofte konfuzita. Tiel la vorto vajnaĥoj estas ofte, sed erare aplikata al historiaj ne-vajnaĥaj popoloj.