Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah

Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe نواف الأحمد الجابر الصباح, Naŭāf al-Aḥmad al-Ĝābir aṣ-Ṣabāḥ; naskiĝis la 25-a de junio 1937 en Kuvajturbo) estas kuvajta nobelo kaj politikisto. Ekde la 30-a de septembro 2020 li estas la emiro de Kuvajto kaj do ties ŝtatestro, post la morto de sia duonfrato Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah.

Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
نواف الأحمد الجابر الصباح
Emiro de Kuvajto
Nawaf Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah (cropped).jpg
Regado 2020
Antaŭulo Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Emblem of Kuwait.svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1937 (1937-06-25) (83-jara)
en Kuvajturbo
Religio islamo [#]
Ŝtataneco Kuvajto [#]
Familio
Dinastio Dinastio as-Sabah
Patro Ahmad al-Ĝabir as-Sabah [#]
Gefratoj Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah [#]
Infanoj Salem Nawaf Al Sabah [#]
Profesio
Okupo princo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Kontraŭe al ekde 1921 ekzistanta kutimo inter la dinastiaj branĉoj al-Ĝabir kaj as-Salim, Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah nomumis sian fraton ŝejko Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah kronprinco kaj do tronheredonto.