Naŭsika el la Venta Valo

Naŭsika el la Venta Valo (japane: 風の谷のナウシカ [kaze no tani no nauŝika]) estas mangao de Mijazaki Hajao, publikita ekde 1982 en la magazino Animage monthly en Japanio.

"Naŭsika el la Venta Valo"
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 風の谷のナウシカ
[Kaze no Tani no Nauŝika]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 11 mar. 1984
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Produktisto(j) Isao Takahata
Scenaro Miyazaki Hayao • Kazunori Itō
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Ōfuji Noburō Award
IMDb
vdr

Mijazaki Hajao adaptis ĝin en samnoman animacian filmon. La filmo aperis en 1984 en la japanaj kinejoj. Li ricevis la premion "Noburo Ofuĝi" de premi-serio "Majniĉi" en 1984. La sukceso de ĉi tiu filmo permisis al li en 1985 krei la Studion Ghibli, kune kun sia kolego Takahata Isao.

La reĝisoro de la animeo estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

Intrigo redakti

La rakonto okazas en fantasta, sciencfikcia mondo damaĝita de la homaro, en kiu grandegaj insektoj reĝas kaj la restintaj homoj survivas nur en specialaj lokoj, ĉiam minacitaj de venenaj fungoj.

La princino Naŭsika estas tre ŝatata inter la loĝantoj de la "Venta Valo", ĉar ŝi ĉiam provas helpi al ĉiuj. Kiam ŝia Venta Valo iĝas okupita de la Torumekia Armeo, granda aventuro komenciĝas, dum kiu ŝi ekkonas la verecon pri la mondo en kiu ŝi vivas. Kiam la katastrofo komenciĝas, kiu minacas estingi la homaron, ŝi finfine vidas nur unu vojon por savi la homojn – oferi sian propran vivon.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Naŭsika (japane: ナウシカ [nauŝika])
Juna bonkora princino de la "Venta Valo", la protagonisto de la filmo. Ŝi estas lerta pilotino de ŝia aviadilo "Mevo".
  • Jupa Miraruda (japane: ユパ・ミラルダ [jupa miraruda])
Majstrobatalisto kaj amiko de la popolo de la "Venta Valo". Li serĉas la profetitan "savanton en blua vestaĵo", kiu povu savi la homojn.
  • Asbel (japane: アスベル [asuberu])
Juna princo de Peĝite, li volas venĝi por la morton de granda parto de sia popolo, kaj estas savita de Naŭsika kiam la insektoj atakas lin.
  • Mito (japane: ミト [mito])
Sperta kaj maljuna batalista veterano de la "Venta Valo". Li suferas kiel ĉiuj de la veneno de la fungoj, kaj admiras Naŭsika-on.
  • Kuŝana (japane: クシャナ [kuŝana])
Princino Kushana estas reĝanto de Torumekia. Ŝi volas solvi la problemon de la grandaj insektoj kun militara perforto.
  • Kurotova (japane: クロトワ [kurotoŭa])
Sekvantulo de Princino Kushana, li estras la torumekian armeon. Oportunisto, kiu esperas avanci.
  • Ĝiru (japana: ジル [ĝiru])
La maljuna kaj malsanega reĝo de la "Venta Valo", la patro de Naŭsika.
  • Praavinjo (japana: 大ばば [ōbaba])
La plejaĝulino de la popolo de la "Venta Valo", ŝi konas la antikvajn profetaĵojn.
  • Reĝinsekto (japane: 王蟲 [Ōmu])
Balen-grandaj kaj inteligentaj larv-similaj insektoj protektantaj la teron kontraŭ malpurigo kaj ĝeno.

Filmo redakti

La filmo "Naŭsika el la Venta Valo" aperis en 1984 en Japanio en la kinoj kaj fondis la famon de Hajao Mijazaki. Ĝi aperis en 1984 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Post 2004 estis tradukita (per sinkrona voĉtraduko) en multajn lingvojn kaj aperis en DVD.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla Nausicaä of the Valley of the Wind Naŭsika de la Valo de la Vento
ĉeĥa Naušika z Větrného údolí Naŭsika el (la) Venta valo
franca Nausicaä de la vallée du vent Naŭsika de la valo de la vento
germana Nausicaä aus dem Tal der Winde Naŭsika el la Valo de la Ventoj
hispana Nausicaä del Valle del Viento Naŭsika de la Valo de la Vento
itala Nausicaä della Valle del Vento Naŭsika de la Valo de la Vento
japana 風の谷のナウシカ Naŭsika de (la) Valo de (la) Vento
kroata Nausikaja iz vjetrovite doline Naŭsika el (la) venta valo
minnana Hong-kok ê Nausika Naŭsika de (la) Vento-Valo
normĉina 风之谷 (la) Valo de (la) Vento
pola Nausicaä z Doliny Wiatru Naŭsika el (la) Valo de (la) Vento
rusa Навсикая из долины Ветров Naŭsika el (la) valo de (la) Ventoj
sveda Vindens krigare batalantoj de la vento

Libroj redakti

En 1990 en Japanio ankaŭ kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Naŭsika el la Venta Valo" aperis, eldonita de Tokuma Shoten.