Nachman Kohen KROCHMAL (17-an de februaro 1785 en Brodi, mortinta la 31-an de julio 1840 en Ternopilo) estis aŭstra religiema filozofo, historiisto kaj verkinto germanlingva; li estis de juda religio. Lia plej grava verko More Nebukhe ha-Zeman, kiun li komence nomis Tore des geläuterten Glaubens estis publikigita postmorte en 1851 fare de Leopold Zunz sub la titolo Führer der Verwirrten dieser Zeit kiel aludo al la libro Führer der Verwirrten. Ĝi estas provo de ĉe nuntempa filozofio de religio kaj historio bazita sur post-kant-a idealismo (ĉefe Schelling, Hegel).

Nachman Krochmal
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1785 (1785-02-17)
en Brodi,  Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
Morto 31-an de julio 1840 (1840-07-31) (55-jaraĝa)
en Ternopilo
Religio judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Infanoj Abraham Krochmal vd
Profesio
Okupo historiistofilozofoverkisto vd
Laborkampo teologiofilozofio de historio vd
Verkado
Verkoj Moreh nevukhe ha-zeman vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En sia junaĝo Krochmal akiris larĝan edukon kaj lernis ne nur toraon kaj talmudon sed ankaŭ judan filozofion, legis la leterojn de Maimonido kaj Abraham ibn Esra kaj lernis diversajn fremdajn lingvojn. Helpe de sia kono de la germana, li studis la verkojn de Kant, Hegel, Fichte kaj Schelling. Li ankaŭ lernis la latinan, la francan, la araban kaj la sirian. Liaj studentoj poste konfirmis lian ampleksan edukon. En la aĝo de 14, Krochmal geedziĝis kaj moviĝis al Zolkiew por vivi kun sia riĉa bopatro. En 1814 li komencis kolekti rondon de studentoj ĉirkaŭ si, faris kun ili diskutojn pri filozofio, historio kaj juda literaturo kaj tiel iĝis unu el la plej gravaj reprezentantoj de Haskalo en Pollando. Post la morto de lia bopatro, li eklaboris kiel komercisto. Post revenado al Brodi en 1836 (por la daŭro de du jaroj), li pasigis la lastajn du jarojn de sia vivo en Ternopilo. Li malaprobis la sugeston alpreni pozicion kiel rabeno en Berlino kaj anstataŭe dediĉis sin al la verkado de sia libro kiun li estis nekapabla kompletigi.

Eksteraj ligiloj redakti