Juan Ignacio Duato Barcia, plej konata kiel Nacho Duato [NAĉo] (Valencio, 8-a de januaro 1957) estas hispana dancisto kaj koregrafo de baleto. Li estis arta direktoro de la hispana Compañía Nacional de Danza el 1990 ĝis julio de 2010.

Nacho Duato
Persona informo
Naskonomo Juan Ignacio Duato Bárcia
Naskiĝo 8-an de januaro 1957 (1957-01-08) (67-jaraĝa)
en Valencio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro José Duato Gómez-Novella
Okupo
Okupo koreografo • baleta majstro • baleta dancisto
vdr

Biografio redakti

Lia profesia kariero kiel dancisto startis en 1980, en la prestiĝa Baleto Cullberg de Stokholmo,[1] sed estis post unu jaro, kiam li aliĝis en la Nederlands Dans Theater,[2] invitita de ĝia direktoro Jirí Kylián, kiam vere Duato atingis realan gravon en la mondo de la baleto. Tie li komponis sian unuan koregrafion Jardí tancat (fermita ĝardeno) (1983, kun muziko de Maria del Mar Bonet), per kiu li atingis la Unuan Premion en la Internacia Konkurso de Kolonjo (Internationaler Choreographischer Wettbewerb, Köln). En 1988 li estis nomumita stabila koregrafo de la NDT, kun Hans van Manen kaj Kylián mem.

Liaj baletoj kaj koregrafioj formas parton de la repertorio de la plej prestiĝaj internaciaj kompanioj, kiel tiuj jam menciitaj Cullberg kaj Nederlands Dans Theater, sed ankaŭ de la American Ballet Theatre, la Baleto de la Opero de Parizo, la Baleto de la Opero de Berlino, la Kompanio de Aŭstralia Baleto, Les Grands Ballets Canadiens, la Baleto de Stuttgart, la Baleto Gulbenkian de Lisbono, la Baleto de la Opero de Finnlando, la Baleto de San Francisco aŭ la Royal Ballet.

Notoj redakti

  1. Ballet Cullberg. Alirita la 9an de marto 2019.
  2. Nederlands Dans Theater.[rompita ligilo] Alirita la 9an de marto 2019.

Bibliografio redakti

  • Abad Carlés, Ana (2004). Historia del ballet y de la danza moderna. Alianza Editorial, Madrid. ISBN 84-206-5666-6.

Eksteraj ligiloj redakti