Nacia Asembleo por Kimrio

unuĉambra parlamento de Kimrio

La Nacia Asembleo por Kimrio (angle National Assembly for Wales, kimre Cynulliad Cenedlaethol Cymru, ofte konata laŭ la nomo Kimra Asembleo) estas discentrigita asembleo kiu havas la povon fari leĝaron en Kimrio.

Nacia Asembleo por Kimrio
National Assembly for Wales
legislature of a constituent state • unuĉambra parlamento • elected legislative house
Komenco 1999 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Senedd building
Ĉefestro(j) Elin Jones • Rosemary Butler • Dafydd Elis-Thomas vd
Posedatoj Senedd building vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Royal Badge of Wales (2008).svg
Reĝa emblemo de Kimrio
Senedd March 2020.svg
Senedd March 2020
La zorgoj pri la KOVIN-19 pandemio kaj ĉiuj sanproblemoj en Kimrujo estas transdonitaj al la Kimra Registaro
Ene de la parlamento

La Asembleo enhavas 60 membrojn, kiuj nomiĝas Asembleaj Membroj aŭ AM-oj (Assembly Members en la angla kaj Aelodau y Cynulliad en la kimra). Ekde 2011, Asembleoj Membroj estas elektitaj por kvin jaroj laŭ Aldona Membro-Sistemo: 40 Membroj reprezentas geografiajn elektodistriktojn kaj elektiĝas laŭ la sistemo de plurnombra majoritato; 20 Membroj representas kvin elektoregionojn kaj elektiĝas laŭ la sistemo d'Hondt por proporcia balotado.

La Asembleo establiĝis per la leĝo pri la Regado de Kimrio de 1998, sekve al referendumo en 1997. La Asembleo, tamen, ne havis leĝpovon fari leĝojn ĝis ĝi gajnis limigitan leĝpovon per la Leĝo pri la Regado de Kimrio de 2006. La leĝpovo pli fortiĝis post referendumo la 3-an de marto 2011, kiu permesis sendependan leĝfaradon (sen konsulti la Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando) rilate al 20 decentrigitaj fakoj.[1]

Historio redakti

En 1964 kreiĝis la Kimra Oficejo, fako de la Brita registaro, kiu efektive kreis la bazon por teritoria regado de Kimrio.[2] En 1969, la Laborista Registaro de Harold Wilson starigis La Reĝan Komision pri la Konstitucio esplori eblecojn por discentrigiĝo de regpovo por Skotlando kaj Kimrio.[3] Ĝi publikigis ĝiajn rekomendojn en 1973 kiu raporto kondukis en 1974 al White Paper (deklaro de registara politiko) Democracy and Devolution: proposals for Scotland and Wales (Demokratio kaj Discentrigiĝo: proponoj por Skotlando kaj Kimrio".)[3] Kimraj voĉdonantoj malakceptis la proponojn je majoritato de kvar kontraŭ unu en referendumo en 1979. [4] La aktuala Asembleo stariĝis post referendumo okazinta la 18-an de septembro 1997. [5] La proponoj de la Laborista Registaro por discentrigiĝo akceptiĝis je majoritato de 6,721 de 1,112,117 voĉdonoj (50.3% kontraŭ 49.7%).[6] En sia deklaro pri politiko "A Voice for Wales" (Voĉo por Kimrio) en 1997, la Laborista Registaro rezonis ke Asembleo estus pli demokrata ol la Kimra Oficejo. Dum dekunu jaroj antaŭ 1997 Ŝtatsekretario por Kimrio, kiu ne reprezentis Kimran elektodistrikton ĉe la Brita Parlamento, reprezentis Kimrion ĉe la Ekzekutivaro de la Unuiĝinta Reĝlando. [7]

En 1998 oficiale establiĝis la Nacia Asembleo por Kimrio per Leĝo pro la Regado de Kimrio fare de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.

Senedd redakti

La Asemblejo troviĝas en la golfejo de Cardiff kaj often nomiĝas Senedd (kimra vorto kiu signifas Parlamento). Ĝi enhavas debatejon kaj komitatejojn.

La 1-an de marto 2006, (La Tago de Sankta Davido), la Asemblejo konstruaĵo estis oficiale malfermita fare de la Reĝino Elizabeto la 2-a.[8]

Regpovoj kaj stato redakti

 
La konstruaĵo de la Nacia Asembleo por Kimrio

La Ĉefministro de Kimrio, Carwyn Jones estras la ekzekutivaron de la Asembleo, la Kimra Asemblea Registaro.[9]

La ekzekutivaro kaj publikaj administrantoj estas bazitaj ĉe la Cathays Park kvartalo de Kardifo. La Asembleaj Membroj, la Asemblea Parlamenta Servo kaj la oficistoj de ministroj estas bazitaj ĉe la Golfeto de Kardifo.[10][11][12]

Ĝis 2007, grava trajto de la Nacia Asembleo estis ke estas nek leĝa nek konstitucia apartigo de la leĝaj kaj ekzekutivaj funkcioj; estis unu korpora ento. Eĉ kompare kun aliaj parlamentaj sistemoj kaj aliaj disvolvitaj reĝlandoj de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉi tio estis tre malkutima.

Leĝo por la Regado de Kimrio 2006, kiu efikis ekde post la Asemblea Elektado en 2007, reguligis la apartigon kaj donis al la Asembleo leĝpovon. Referendumo la 3-an de marto 2011 plifortigis la leĝpovon kiu permesis sendependan leĝfaradon (sen konsulti la Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando) rilate al 20 discentrigitaj fakoj.

Discentrigitaj fakoj redakti

La Nacia Asembeo por Kimrio rajtas fari leĝojn pri la 20 fakoj listigitaj en la Leĝo por la Regado de Kimrio 2006:

  • Agrikulturo, fiŝkaptejoj, arbara mastrumado, kaj rura disvolvigo
  • Akvo kaj Inundpreventado
  • Antikvaj monumentoj kaj historiaj konstruaĵoj
  • Ekonomia disvolvigo
  • Edukado kaj trejnado
  • Fajrestingado kaj Savsistemoj
  • Kimra Lingvo
  • Kulturo
  • Loĝado
  • Loka Registaro
  • Manĝaĵo
  • Medio
  • Publika Administrado
  • Sanservoj
  • Sociala Sekureco
  • Sporto kaj Libera Temp
  • Turismo
  • Vojoj kaj transportaj rimedoj
  • Urba kaj rura planado

Presidanta Oficiro/Llywydd redakti

La Prezidanta Oficiro de la Nacia Asembleo por Kimrio estas Elin Jones AM. La Vicprezidanta Oficiro estas Ann Jones AM.

Nuna konsisto redakti

Partio Membroj
Laborista Partio 29
Konservisma Partio 12
Partio de Kimrio 11
Partio por la Sendependeco de la UR 5
Liberalaj Demokratoj 1
Sendependaj 2

Notoj redakti

  1. http://www.bbc.co.uk/news/uk-wales-politics-12648649
  2. The road to the Welsh Assembly from BBC Wales History website. Retrieved 23 August 2006.
  3. 3,0 3,1 Devolution in the UK: Department for Constitutional Affairs. Brita ŝtatretejo. Retrovita la 9-an de Julio 2005.
  4. The 1979 Referendums: BBC website. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  5. Politics 97 by Joshua Rozenberg: BBC website. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  6. Welsh Referendum Live - The Final Result: BBC Website.
  7. Evidence to Richards Commission Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine of Cllr Russell Goodway. 10 July 2003. Retrovita la 9-an de julio 2006.
  8. The New National Assembly for Wales Senedd opened on St David’s Day Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine National Assembly for Wales, Public Information page. Retrovita la 4-an de majo 2006
  9. National Assembly for Wales, Organization[rompita ligilo] Cabinet Members, Welsh Assembly
  10. National Assembly for Wales and Welsh Assembly Government Arkivigite je 2006-02-14 per la retarkivo Wayback Machine in Guide to government: Devolved and local government, Directgov Arkivigite je 2007-01-23 per la retarkivo Wayback Machine, UK state website. Retrovita 2006-07-13.
  11. Assembly Building Arkivigite je 2007-01-08 per la retarkivo Wayback Machine: Kimra registara retejo. Retrovita 2006-07-13.
  12. New assembly building opens doors: BBC News, la 1an de marto 2006. Retrovita 2006-07-13.