Nacia Biblioteko de Esperanto

La Nacia Biblioteko de Esperanto (itale Biblioteca Nazionale di Esperanto)[1] estas la plej granda biblioteko en Italio kiu temas pri beletraj verkoj en la lingvo Esperanto aŭ pri tiu lingvo; ĝia sidejo estas en Massa, en Toskanio.

Nacia Biblioteko de Esperanto
konserva biblioteko • Q124750711
Komenco 1972 vd
Geografia situo 44° 2′ 12″ N, 10° 8′ 27″ O (mapo)44.03657410.140944Koordinatoj: 44° 2′ 12″ N, 10° 8′ 27″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Situo Massa
Adreso via Giovanni Sforza, 3 54100 Massa
Poŝtkodo 54100
Nacia Biblioteko de Esperanto (Italio)
Nacia Biblioteko de Esperanto (Italio)
DEC
Nacia Biblioteko de Esperanto
Nacia Biblioteko de Esperanto
Map
Nacia Biblioteko de Esperanto
Agareo

Language

Fondinto(j) Mario Dazzini vd
Membro de Polo Rete Bibliotecaria di Massa Carrara vd
Posedata de Ministry of Culture vd
Notoj Telefono: +39 058541684
Fakso: +39 058545190
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi estas fondita en 1972, kaj estas unu el la plej gravaj bibliotekoj de Esperanto en la mondo laŭ nombro de volumoj entenataj. Prizorgata de la Itala Esperanto-Federacio[2], ĝi estas hodiaŭ publika institucio, kiu estas parto de la Ŝtata Arkivo de Massa kunligita al la Provinca Reto de la Bibliotekoj de Massa (REPROBI)[3].

Ĝi estis publike prezentata en ĝia nova lokiĝo ene de la Ŝtata Arkivo, la 25-an de oktobro 2008 per kunveno titolata "De la historia Esperanto al la multimedia", kiu okazis en la Salono de Rezistado en la Duka Palaco de Massa[4].

Historio redakti

La ideo de nacia itala biblioteko kiu kolektu la beletrajn verkojn en la lingvo Esperanto estis komence proponata de profesoro Mario Dazzini (Pietrasanta, 1910Massa, 1985)[5] kaj de lia fratino Catina Dazzini, jam dum la 1950-aj jaroj.

La vera kolektado komenciĝis en 1972, kiam Mario Dazzini ricevis raran libron (la unuan gramatikon de Esperanto publikigita en Italio, fare de Daniele Marignoni) kiel donaco de la lingvisto Bruno Migliorini kaj de lia frato geografo Elio Migliorini[6].

Tiu unua nukleo de la kolekto enhavis, krom aliajn librojn havigitajn de fratoj Migliorini, la librojn donacitajn de advokato Boscarino de Ragusa, de Corrado Grazzini, de Luigi Minnaja kaj de aliaj italaj esperantistoj[7].

La biblioteko estis komence lokata en Castello Malaspina, sur la montetoj apud la urbeto Massa, kaj estis poste translokata – pli komforte – en la konstruaĵo de la Ŝtata Arkivo de Massa kaj Carrara[6].

Marte de 1994 la Biblioteko kaj ĝia arĥivo estis donacitaj al la Ŝtato kaj al la Arĥiva Administrado de Ministerio por Kulturaj kaj Mediaj Valoraĵoj[6].

La Grupo Esperantista de Massa "Mario Dazzini" komencis ekde januaro 2007 la inventaron kaj katalogadon de la libroj[8]. La pritrakto de serĉado kaj katalogado de la biblioteka enhavo estis subtenata kaj financata de la provinco Massa-Carrara, kune kun la Regiono Toskanio kaj akorde kun la Ŝtata Arkivo de Massa kaj Carrara[9].

La librokolekto redakti

La biblioteko precipe celas kolekti verkojn en Esperanto aŭ rilataj al tiu lingvo; pli detale, gravas la fakoj lingvistiko, literaturo, teologio kaj politiko[9]. Pri tiuj fakoj oni kolektis ĝis nun proksimume okmil volumojn[6], grandparte donacitaj de familio Dazzini kaj sekve de aliaj italaj esperantistoj[9].

Krom tio enestas 176 gazetoj, ĝis nun ankoraŭ ne katalogitaj, kaj multaj aliaj dokumentoj kiel korespondado, vojaĝaj taglibroj, fotoj, bildoj kaj muzikaĵoj[9].

Preskaŭ la duono de la libraro konsistas el tradukoj de prozaj kaj poeziaj verkoj el la tuta mondo, pri ĉiuj subjektoj.

Referencoj redakti

  1. http://www.cultura.regione.toscana.it/biblioteche/bsb/indir/massa/speciali.htm[rompita ligilo]
  2. Amedeo Benedetti, L'Esperanto e la Biblioteca Nazionale di Massa, en "Charta", n. 97, maggio-giugno 2008, p. 60.
  3. Listo de aliĝintoj al la Provinca Reto de la Bibliotekoj de Massa Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. A Massa la presentazione della Biblioteca Nazionale di Esperanto - intoscana.it Arkivigite je 2011-07-22 per Archive.today.
  5. En memoro de Mario Dazzini, en L'esperanto, luglio-agosto 1985, p. 3.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Amedeo Benedetti, L'Esperanto e la Biblioteca Nazionale di Massa, en "Charta", n. 97, maggio-giugno 2008, p. 63.
  7. Charta 97, paĝo 63"
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-14. Alirita 2021-08-16.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Provincia di Massa-Carrara - Biblioteca Nazionale di Esperanto Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti