Nacia Konsilio (Aŭstrio)

La Nacia Konsilio - germane Nationalrat - estas la unua ĉambro de la parlamento de Aŭstrio. Ĝi konsistas el 183 parlamentanoj. La dua parlamenta ĉambro estas la Federacia Konsilio - germane Bundesrat - kun 62 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" (germane Bundesversammlung). La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio. Ekde la jaro 2008 la membroj de la Nacia Konsilio havas oficperiodon de kvin jaroj, antaŭe temis pri kvar jaroj.

Nacia Konsilio
germane Nationalrat
Parto de Parlamento de Aŭstrio
Tipo Malsupra ĉambro
Elektoperiodo 25-a periodo
Balotdato 15-an de oktobro 2017
Nombro 183 konsilianoj
Daŭro 5 jaroj
Partioj
  •  SPÖ (52)
  •  JETZT (7)
  •  Senpartiuloj (2)
  •  NEOS (10)
  •  ÖVP (61)
  •  FPÖ (51)
  • Sidejo Parlamentejo de Aŭstrio, Vieno
    TTT-ejo parlament.gv.at
    vdr
    Nacia Konsilio
    malsupera ĉambro
    Komenco 20-a de decembro 1945 vd
    Lando(j) Aŭstrio vd
    Sidejo Parlamento de Aŭstrio
    Retejo Oficiala retejo
    vdr
    Kunvena salono de la Nacia Konsilio

    Historio redakti

    Mallonge antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, kiam la popoloj de la monarkio Aŭstrio-Hungario tendencis disiĝi kaj unuope sendependiĝi, la 21-an de oktobro 1918 la germanlingvaj parlamentanoj de la malnova "Imperia Konsilio" ("Reichsrat") sub la prezido de Karl Seitz kunvenis sub la nomo "Provisorische Nationalversammlung für Deutschösterreich" ("provizora nacia kunveno por germanlingva Aŭstrio").

    Ili la 30-an de oktobro inter si elektis ekzekutivan komitaton, kiu donis al si la nomon "Deutschösterreichischer Staatsrat" ("german-aŭstria ŝtata konsilio"). En ĝi Karl Seitz estis prezidanto, Karl Renner ŝtata kanceliero kaj la konsilio nomumis la unuan registaron de la nova ŝtato. La 12-an de novembro, post kiam la lasta habsburga imperiestro Karl la 1-a rezignis pri "ĉiaspeca partopreno en la ŝtata regado", la Nacia Konsilio decidis pri "leĝo pri ŝtata kaj registara reformo de germanlingva Aŭstrio". Artikolo 1 tekstis "Germanlingva Aŭstrio estas demokratia respubliko. Ĉiuj publikaj instancoj estas instalataj de la popolo.". Artikolo 2 komenciĝis per la frazo: "Germanlingva Aŭstrio estas parto de la Germana Respubliko". Nur poste iĝis klare, ke ne realiĝos komuna germanlingva respubliko, konsistanta el la teritorio de la Germana Regno kaj el germanlingva Aŭstrio.

     
    la parlamentejo en Vieno ĉirkaŭ la jaro 1900

    Apoge de la "rajto pri memregado de la popoloj", kiun proklamis la usona prezidento Woodrow Wilson, ankaŭ germanlingvaj parlamentanoj el Bohemio, Moravio, la antaŭte aŭstra parto de Silezio kaj Suda Tirolo partoprenis la kunsidojn; la germanlingva Aŭstrio sensukcese pledis pri aliĝo de la tieaj germanlingvaj regionoj al la nova aŭstra ŝtato.

    La balotoj por la unua Nacia Kunveno la 16-an de februaro 1919 nur povis okazi en la teritorio de germanlingva Aŭstrio fiksata en la Traktato de Saint-Germain-en-Laye, do en la tereno de la hodiaŭa aŭstrio minus la federacia lando Burgenlando. Tiun baloton rajtis partoprenis ĉiuj civitanoj, kiuj du la balota momento troviĝis sur la ŝtata teritorio. Post legitimiĝo fare de la popolo, la unua Nacia Kunveno preparis kaj diskutis la novan ŝtatan konstitucion - la "Bundes-Verfassungsgesetz" (federacia konstitucia leĝo).

    La 21-an de oktobro 1919 la Nacia Kunveno ratifigis la Traktaton de Saint-Germain, kies enhavon la aŭstra respublika delegacio praktike ne rajtis influi kaj kiu tial en Aŭstrio konsideriĝis "diktaĵo". Post tiu momento la parlamento definitive ne plu respondecis pri la germanlingvaj teritorioj de la eksa monarkio Aŭstrio-Hungario, sed nur pri la teritorio fiksita en la Traktato. Aliĝo de la nova aŭstra ŝtato al Germanio estis definitive malpermesita. Tamen dum 1921 la ŝtato ankoraŭ ricevis la federacian landon Burgenlando, kiu post la disfalo de la antaŭa monarkio por mallonga tempo apartenis al Hungario.

    La Nacia Konsilio, kiu dum 1920 transprenis la taskojn de la antaŭa Nacia Kunveno, jam tiam same kiel nun havis 183 parlamentanojn. Dum 1925 la nombro reduktiĝis ĝis 165. Inter la du mondmilitoj la Nacia Konsilio estis scenejo por aktaj vortaj bataloj inter la regantaj konservativuloj kaj la opoziciaj socialdemokratoj. Malgraŭ tiuj kvereloj du 1929 oni interkonsentiĝis pri konstitucia reformo, kiu laŭ deziro de la konservativuloj fortigis la rajtojn de la ŝtata prezidento. La kompromiso kun la socialdemokratoj estis, ke la prezidento rajtis kaj ankoraŭ hodiaŭ rajtas plenumi multajn el la novaj rajtoj nur laŭ propono de la federarcia registaro.

    Administra krizo ekestis la 4-an de marto 1933, kiam ĉiuj tri prezidantoj de la Nacia Konsilio (Karl Renner, Rudolf Ramek kaj Sepp Straffner) unu post la alia demisiis kaj kunsido ne povis esti finita, ĉar ne estis antaŭvidata regulo por tiu ĉi kazo. La tiama federacia kanceliero Engelbert Dollfuß uzis tiun krizon, por malŝalti la parlamentismon en Aŭstrio. Per polico li malebligis re-kunvenon de la parlamentanoj. Li misuzis militan leĝon de la jaro 1917, kiun oni post la mondmilito erare ne malvalidigis, kaj la 1-an de marto 1934 transformigis la respublikon en aŭtoritatan ŝtaton. Kvar pliajn jarojn konservativa partio sen parlamento regis la ŝtaton, ĝis Aŭstrio la 12-an de marto 1938 aliĝis al nazia Germanio, kaj komenciĝis sep faŝismaj jaroj.

    Nur la 25-an de novembro 1945 denove okazis balotoj por la Nacia Konsilio, la unuaj post 1930. Dum 1971 la nombro de parlamentanoj denove estis altigita al la origina nombro de 183. Post la aliĝo de Aŭstrio al la Eŭropa Unio la 1-an de januaro 1995 la Nacia Konsilio ne plu estas al plej altranga legislativa instanco por la teritorio de Aŭstrio.

    Eksteraj ligiloj redakti