Nacia Konsilio de Junuloj en Italio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Italio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nacia Konsilio de Junuloj en Italio - nacilingve Consiglio Nazionale dei Giovani - fondita en februaro 2004 je la nomo Nacia Forumo de Junuloj - nacilingve Forum Nazionale dei Giovani[1] - estas federacio en Italio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsiliojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Konsilio de Junuloj en Italio estas la urbo Romo.

Nacia Konsilio de Junuloj en Italio
Consiglio Nazionale dei Giovani
organizaĵo
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo, Italio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti