Nacia Konsilio de Nigerio kaj Kameruno

La Nacia Konsilio de Nigerio kaj Kameruno (angle National Council of Nigeria and the CameroonsNCNC) estis politika partio en Nigerio de 1944 ĝis 1966. Ĝia nomo inkluzivis Kamerunon pro tio, ke Kameruno fariĝis administra subdivido de Nigerio en 1945. Ĝi estis fondita de D-ro Nnamdi Azikiwe kaj Herbert Macaulay. Macaulay estis ĝia unua prezidanto, dum Azikiwe fariĝis ĝia unua sekretario.

La partio renomiĝis al "Nacia Konsilio de Nigeriaj Civitanoj" en 1959, kiam la popolo de Suda Kameruno preferis unuiĝi kun franca Kameruno. Ĝi sekve fariĝis la dua plej grava partio de Nigerio, kaj Azikiwe eĉ fariĝis prezidanto en 1963. En 1966, puĉo eksigis la prezidanton kaj cetere kaŭzis la disiĝon de la partio.

Referencoj redakti

  • Peter C. Lloyd, The Development of Political Parties in Western Nigeria. The American Political Science Review > Vol. 49, No. 3 Sep., 1955.
  • Tekena N. Tamuno, Separatist Agitations in Nigeria since 1914. The Journal of Modern African Studies > Vol. 8, No. 4 Dec., 1970.