Nacia Muzeo de Arto de Katalunio

La Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (hispane Museo Nacional de Arte de Cataluña, katalune Museu Nacional d'Art de Catalunya), konata ankaŭ per la sigloj MNAC, estas en la urbo Barcelono, Katalunio (Hispanio). Ĝi elstaras pro sia kolekto de romanika arto, konsiderata unu el la plej kompletaj de la mondo. Ĝia direktoro estas Josep Serra i Villalba.[1]

Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
arta muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Montjuïc
Arkitekto(j) Eugenio Cendoya vd
Estiĝo 11-a de novembro 1934
Direktoro Josep Serra i Villalba • Joaquim Folch i Torres • Xavier de Salas Bosch • Joan Ainaud de Lasarte • Lluís Domènech i Girbau • Joan Sureda i Pons • Xavier Barral i Altet • Eduard Carbonell i Esteller • Maria Teresa Ocaña i Gomà
Koordinatoj 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo)41.3683333333332.1533055555556Koordinatoj: 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 12″ O (mapo)
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (Barcelono)
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (Barcelono)
DEC
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
Situo de Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
Map
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo https://www.museunacional.cat/en
vdr
La Nacia Palaco, kiu estas hejmo de la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio.
Elaera rigardo al la Nacia Palaco kun la Placo de Hispanio fone.
273px

La nuna muzeo estis konstituita en 1990 pere de la unuigo de la kolektoj de la Muzeo de Moderna Arto, kreita en 1945, kaj la Muzeo de Arto de Katalunio, inaŭgurita en 1934. Al la pecoj devenintaj el tiuj muzeoj oni aldonis novan fakon de numismatiko, alian de gravuraĵoj same kiel la kolektojn de la Ĝenerala Biblioteko de Historio de Arto. Poste, en 1996, oni aldonis novan fakon dediĉitan al la fotografio. En 2006 la enhavo de la muzeo jam posedis preskaŭ 250 000 verkojn en la tuta kolektaro. Krom portempaj kaj vagantaj ekspozicioj, la muzeo faras ankaŭ aliajn funkciojn kiel estas studado, konservado kaj restaŭrado de artaĵoj.

La MNAC estas komplekso de institucioj konstituita de la Generalitato de Katalunio, la Municipo de Barcelono kaj, ekde komenco de 2005, la Ĝenerala Administracio de la Ŝtato Hispanio.[2] En la kombinita estraro de la muzeo estas reprezentataj, krom la menciitaj publikaj administracioj, personoj kaj privataj entoj kiuj kunlaboras kun la muzeo.

La ĉefa sidejo estas en la Nacia Palaco, konstruaĵo sur la monteto Montjuïc, inaŭgurita en 1929 okaze de la Internacia Ekspozicio okazinta en Barcelono. Krome, ankaŭ aliaj tri institucioj formas parton de la komplekso de la muzeo: nome la Biblioteko-Muzeo Víctor Balaguer de Vilanova i la Geltrú; la Muzeo de Garrocha en Olot; kaj la Muzeo Cau Ferrat de Sitges.

Kolektoj redakti

 
Kristo Pantokratoro de Sankta Klemento de Taüll, majstroverko de la kataluna romaniko en la MNAC.
 
Majesto Batlló.
 
Virgulino de Ger.
 
Virgulino de la Anĝeloj de Pere Serra.
 
Virgulino de la Humileco, de Fra Angelico (prunto de la Muzeo Thyssen-Bornemisza).
 
Sankta Paŭlo de Diego Velázquez.

El ĉiuj kolektoj de la muzeo elstaras tiu de romanika arto. La muzeo ekspozicias serion de murpentraĵoj kiu faras ĝin unika en la mondo. Oni ekspozicias ankaŭ diversajn lignoĉizaĵojn, pecoj de juvelarto, emajlojn kaj skulptaĵojn el ŝtono. Plej parto de la pecoj estas montroj de romanika arto en Katalunio kaj Aragono.

De la gotika periodo la muzeo montras pecojn realigitajn pere de diversaj teknikoj kio utilas por instrui pri tiu historia periodo en Katalunio. En la sekcio dediĉita al la Renesanco kaj al la Baroko elstaras du pentraĵoj de Bartolomé Bermejo, Martirigo de sankta Bartolomeo, pentrita de José de Ribera, Virgulino kun infano kaj sanktuloj de Giambattista Pittoni, Senmakulino de Francisco de Zurbarán kaj fama Sankta Paŭlo de Diego Velázquez, unu el la malmultegaj certaj pentraĵoj de tiu artisto konservataj ekster la Muzeo Prado. La kolekto kompletiĝis kaj pliboniĝis konsiderinde per la aldono de la partikulara kolekto de Francesc Cambó kaj per prunto de la Muzeo Thyssen-Bornemisza.

En la Kolekto Cambó elstaras pentraĵoj de Sebastiano del Piombo, Petro Paŭlo Rubens, la Portreto de la abato de Saint-Non vestita hispane de Jean-Honoré Fragonard, du Veneciaj scenoj de Giovanni Domenico Tiepolo kaj kurioza mitologia sceno, nome Kupido kaj Psiĥo, de Francisco de Goya.

La MNAC estas hejmo ekde la jaro 2004 de verkoj el la kolekto Thyssen-Bornemisza, pruntitaj de la samnoma muzeo el Madrido kiel reago al kontrakto subskribita en 1986 fare de la barono Hans Heinrich Thyssen-Bornemisza kaj la kataluna prezidento Pasqual Maragall. La artaĵoj estis dekomence ekspoziciataj (1993) en la Monaĥejo de Pedralbes sed oni decidis translokigi ilin al MNAC por faciligi la vizitojn de la publiko. Oni montras pentraĵojn de la periodoj inter gotiko kaj rokoko, kun ekzemploj de artistoj tiom raraj en katalunaj kolektoj kiel Fra Angelico, Lorenzo Monaco, Lucas Cranach, Ludovico Carracci, Kanaletto kaj Giambattista Pittoni (Ripozo survoje al Egipto).

El 2005, la muzeo esas hejmo ankaŭ de verkoj de kataluna pentrarto de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza, senpage pruntitaj. Inter ili menciindas pentraĵoj de Mariano Fortuny, Lluís Graner, Ramón Casas, Joaquim Mir, Hermen Anglada Camarasa, Joaquín Torres García kaj Antoni Tàpies. La kolekto de la 19a kaj 20a jarcentoj estas tre varia, kaj elstaras reference pri la Kataluna modernismo. Gravas majstroverkoj de Fortuny, kaj ekzemploj de Isidre Nonell, Gaudí, José Gutiérrez Solana, Salvador Dalí, kaj eĉ impresionisma pejzaĝo de Alfred Sisley. La MNAC ĵus aligis kelkajn verkojn de Pablo Picasso, inter kiuj menciindas Virino kun ĉapelo kaj felkolumo, ricevita kiel donaco pro impostopago. Partikulara pentraĵo de Edvard Munch estas ekspoziciata kiel prunto ekde septembro 2007: nome Portreto de Thor Lütken, kiu estis la advokato de la pentristo. En 2014 la muzeo prezentis kompletan reordigon de la salonoj de la 19a jarcento, kiu aligis multnombrajn pecojn de dezajno antaŭe simple stokitaj: nome afiŝoj, mebloj...

Notoj redakti

  1. El País, ed. (25a de novembro 2011). «Josep Serra: del Picasso al MNAC». Konsultita la 14an de majo 2018.
  2. El Patronato

Bibliografio redakti

  • Barral i Altet, Xavier (1992). El Palau Nacional de Montjüic:Crònica gràfica (en catalán). ISBN 84-8043-001-X.
  • Roig, Josep L. (1995). Historia de Barcelona. Ed. Primera Plana S.A., Barcelona. ISBN 84-8130-039-X.

Eksteraj ligiloj redakti