Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl

Astronomia observatorio ekspluatita de la Universitato de Hajdelbergo, Germanio

La Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl (germane Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl) estas astronomia observatorio ekspluatita de la Universitato de Hajdelbergo. Ĝi situas je sur la okcidenta kresto de la monto Königstuhl apud Hejdelbergo, ĉe alteco de 560 metroj. Ĝia MPC kodo estas 024[1].

Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
steloobservatorio
Estiĝo 1774
Lando Germanio vd
Situo Heidelberg
Situo
Geografia situo 49° 23′ 55″ N, 8° 43′ 15″ O (mapo)49.39868.72083Koordinatoj: 49° 23′ 55″ N, 8° 43′ 15″ O (mapo)
Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl (Hesio)
Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl (Hesio)
DEC
Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
Map
Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
Retejo https://www.lsw.uni-heidelberg.de/
vdr

Historio redakti

La Observatorio de Hajdelbergo estas posteulo de la observatorio de Mannheim, kies instrumentoj, pro malboniĝo de la kondiĉoj de observado, estis unue provizore transloĝigitaj al Karlsruhe, antaŭ esti instalitaj al Königstuhl en 1898.

Ĝi estis inaŭgurita la 20-a de julio 1898 de la grandduko Frederiko la 1-a de Badeno sub la nomo de "Grandduka monta observatorio" (Großherzogliche Bergsternwarte).

En la observejo, estis kreitaj du departementoj: tiu pri astrofiziko estrita de Max Wolf kaj tiu pri astrometrio estrita de Karl Wilhelm Valentiner. Valentiner estis de 1880 direktoro de la observatorio de Mannheim kaj zorgis pri la transloĝigo en Karlsruhe. En 1909, post emeritiĝo de Valentiner, ambaŭ departementoj estis reunigitaj, estritaj de Max Wolf.

Max Wolf sukcesis, por financi la aĉeton de efikaj teleskopoj, ricevi monhelpon de privataj mecenoj, kiel Catherine Wolfe Bruce kiu donacis 10 000 usonajn dolarojn je la fino de la 19-a jarcento. Tiu sumo utilis por konstrui duopan lornon, konatan sub la nomo de Bruce-Doppelastrograf (Duopa astrofotilo Bruce).

 
La duopa Bruce-Astrofotilo, tiel nomita honore al la mecenino Catherine Wolfe Bruce

La ĉefaj agadoj de la observatorio estis la unuaj studo pri la nebulozojn kaj la serĉo de asteroidoj. Wolf, siaj kunlaborantoj kaj disĉiploj malkovris pli ol 800 asteroidojn antaŭ 1950. Inter la unuaj trovitaj estas la troja asteroido 588 Aĥilo, en 1906. Kunlabore kun Johann Palisa en Vieno, ili kreis la unuan stelan maparon por trovi kaj identigi la nove malkovritajn astrojn.

En 1957 estis kreita la Laboratorio Happel por la mezuro de la radiadoj.

De 2005, la observatorio ne plu estas ŝtata institucio, sed, kun la Instituto de Astronomia Kalkulo (Astronomischen Rechen-Institut - ARI) kaj la Instituto pri Teoria Astrofiziko (Institut für Theoretische Astrophysik - ITA), estis integrita en la nova Centro pri Astronomio de la Universitato de Hajdelbergo (Zentrum für Astronomie der Universität Heidelberg - ZAH), dependanta de la Universitato de Hajdelbergo.

La nunaj astrofizikaj observoj temas pri la ekstergalaksiaj objektoj kaj la ĉirkaŭaĵo de la varmaj steloj. Ĝi internacie kunlaboras kun la Eŭropa Kosma Agentejo, la Instituto pri Radioastronomio Milimetra (IRAM), la Eŭropa suda observatorio (ESO) kaj la NASA, inter aliaj en la "Lucifer-Projekt" por la usona Large Binocular Telescope.

La observatorio proponas vizitojn al la publiko kaj iniciadojn al astronomio por la infanoj.

En la proksimo, troviĝas "Planeda Promenejo", tie estas vojo laŭlonge de kiuj estas modeloj de Suno kaj de la planedoj de la Sunsistemo, je la sama skalo por evidentigi la relativajn grandojn kaj distancojn inter la astroj.

En 2006, Andreas Quirrenbach iĝis direktoro de la observatorio, posteulante al Immo Appenzeller.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti