Nacia Parko Ĉiribikete

Nacia Parko Ĉiribikete aŭ en hispana Parque Nacional Natural Sierra de Chiribiquete estas la plej granda nacia parko en Kolombio kaj estis kreita en 1989. Tiu parko okupas 12,800 km² kaj enhavas la montaron Serranía de Chiribiquete kaj la ĉirkaŭajn malaltajn terojn kiuj estas kovritaj de tropika malseka arbaro, savanoj kaj riveroj.[1]

Mapo de la Nacia Parko Ĉiribikete

Aŭguste de 2013, la Nacia Natura Parko Ĉiribikete estis etendita el la antaŭaj 1.2 milionoj da hektaroj al 3 milionoj da hektaroj. La anonco estis farita kelkajn tagojn post kiam Ekvadoro decidis esplorserĉi nafton ene de siaj protektitaj naturaj parkoj en la Amazonia regiono.

ReferencojRedakti

  1. Chiribiquete National Natural Park. UNESCO. Alirita 13a Aprilo 2013.