La Nacia Parko Banff troviĝas en la kanada Rok-Montaro, 120-200 km okcidente de Kalgario (Alberto, Kanado), kaj ĝi havas en si la urbeton Banff (Alberto). Nacia Parko Banff etendiĝas sur 6.641 km² kaj havas pli ol 1.600 km da vojoj.

Nacia Parko Banff
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
ProvincoAlberto

Proksima urboBanff (Alberto)
- koordinatoj51° 10′ 0″ N, 115° 33′ 0″ U (mapo)51.166666666667-115.55Koordinatoj: 51° 10′ 0″ N, 115° 33′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Assiniboine [+]
Areo6 641 km² (664 100 ha) [+]

Estiĝo1885
Respondeca instancoParks Canada

Vizitado en 2004/053 927 557

Nacia Parko Banff (Alberto)
Nacia Parko Banff (Alberto)
DEC
Nacia Parko Banff
Nacia Parko Banff
Lokigo de Alberto en Kanado

Nacia Parko Banff (Tero)
Nacia Parko Banff (Tero)
Situo de Nacia Parko Banff en Alberto
Map
Nacia Parko Banff

Vikimedia Komunejo:  Banff National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Historio redakti

NP Banff estis la unua nacia parko de Kanado. Origine malgranda rezervejo ĉirkaŭ nature okazanta varma fonto (la Kaverno kaj Baseno) en 1885, oni poste plivastigis ĝin ĝis 673 km2 kaj nomis ĝin "Rok-Montara Parko" laŭ la Leĝo pri Rok-Montara Parko oficialigita je la 23a de junio, 1887. La parko prenis sian nomon laŭ la stacio de la Kanad-Pacifika Fervojo, kaj ĝi siavice verŝajne prenis sian nomon de la urbeto Banff de la skota graflando Banffshire. La Kanad-Pacifika Fervoja Kompanio, kiu volis allogi turistojn, konstruigis la Hotelon Fontoj de Banff kaj Kastelon de Luiza Lago.

Monda Naturheredaĵo redakti

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Geografio redakti

Nacia Parko Banff troviĝas ĉe la limo inter Alberto kaj Brita Kolumbio. Oni povas aŭte atingi la parkon dum horo kaj duono de Kalgario kaj dum kvar horoj de Edmontono. Norde situas Nacia Parko Jasper, okcidente Nacia Parko Yoho, kaj oriente Nacia Parko Kootenay. La Regiono Kananaskis (Alberto), en kiu estas Provinca Parko de Valo Bow, Provinca Parko de Valo Spray, kaj Provinca Parko Peter Lougheed, situas sude kaj oriente de NP Banff.

La Trans-Kanada Ŝoseo trapasas Nacian Parkon Banff, de la orienta limo apud Canmore, tra la urbetoj Banff kaj Lake Louise, ĝis Nacia Parko Yoho en Brita Kolumbio. La urbeto Banff estas la ĉefa komerca centro de la nacia parko. La vilaĝo Lake Louise situas ĉe la kuniĝo de la Trans-Kanada Ŝoseo kaj la Glacikampa Ŝoseo, kiu etendiĝas norden ĝis la urbeto Jasper.

La Valo de la Dek Pintoj estas grava geografia elemento.

La Urbeto Banff redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Banff (Alberto).

La urbeto Banff, fondita en la jaro 1883, estas la ĉefa komerca centro en Nacia Parko Banff kaj centro de kulturaj aktivecoj. En Banff hejmas pluraj kultur-instancoj, inter ili la Centro Banff, la Muzeo Whyte, la Muzeo Lŭton de la Bizon-nacioj, Nacia Historiejo de la Kaverno kaj Baseno, kaj pluraj artgalerioj. Dum sia historio Banff gastigis jam multajn ĉiujarajn eventojn, inter ili la Indianaj Tagoj de Baff (ekde 1889) kaj la Vintra Karnevalo de Banff. De 1976 la Centro Banff organizas la Montan Film-Festivalon de Banff. En 1990, la urbeto korporaciiĝis kiel alberta municipo kvankam ĝi daŭre estas regata de la Leĝo pri Naciaj Parkoj kaj federaciaj instancoj koncerne planadon kaj evoluon.[1] Laŭ la censo de 2005, la urbeto Banff havas 8.352 loĝantojn, de kiuj preskaŭ 7.000 loĝas tie tutjare.[2] La Rivero Bow fluas tra la urbeton Banff, kaj oni trovas la Akvofalojn Bow ĉe la limoj de la urbeto.

Biologio redakti

Ekoregionoj redakti

En Nacia Parko Banff estas tri ekoregionoj: antaŭmonta, submonta, kaj monta. La submonta ekoregiono, konsistanta ĉefe el densa arbaro, kovras 53% de la tereno de NP Banff dum 27% de la parko troviĝas super la arbolinio, en la monta ekoregiono. Malgranda parto (3%) de la parko, plej malalte, estas en la antaŭmonta ekoregiono.

Bestaro redakti

 
Ruĝaj cervoj en NP Banff

Oni ĝis nun observis 56 besto-speciojn en la parko. Grizaj kaj nigraj ursoj loĝas en la arbaroj de la parko. Pumoj, linkoj, guloj, musteloj, lutroj, kaj lupoj estas la ĉefaj rabobestoj. Ruĝaj cervoj kaj blank-vostaj cervoj ofte vidiĝas en la valoj de la parko, eĉ en la urbeto Banff, dum alkoj estas pli sinkaŝemaj kaj restas en malsekejoj kaj proksime al riveretoj. En la montoj oni ofte vidas oreamnojn, montoŝafojn, marmotojn, kaj pikaojn. Aliaj bestetoj ofte observataj en la parko estas la kastoro, histriko, sciuro, kaj tamio.[3] En la jaro 2005 oni vidis kvin karibuojn en la parko, la plej malofta besto tie trovita.

Aktivecoj redakti

Oni povas mult-maniere ĝui la allogaĵojn de NP Banff, per naĝado en ĉe la varmaj fontoj, tendumado, grimpado, promenado, golfado, ĉeval-rajdado, skiado, kaj spektado de la belaĵoj de la montoj kaj Luiza Lago.

Por halti en la Parko necesas aĉeti uzo-permesilon, kaj oni ofte kontrolas la permesilojn dum la somero, precipe en Lake Louise kaj ĉe la komenco de la Glaĉera Ŝoseo. Oni ne bezonas aĉeti uzo-permesilon se oni veturas tra la parko senhalte, kaj la Trans-Kanada Ŝoseo trairas la Parkon. La mortado de parko-bestoj sur la ŝoseo estas problemo, kiun oni penis solvi per la konstruado de palisaroj apud la ŝoseo kaj super- kaj sub-pasejoj por la bestoj.

Kelkaj skiejoj troviĝas en NP Banff: Sunshine Village, Lake Louise, kaj Norquay sur Monto Norquay.

Piednotoj redakti

  1. . Parks Canada. Alirita 20-a de junio2006.
  2. . Town of Banff. Alirita 20-a de junio2006.
  3. . United Nations Environment Programme. Alirita 12-a de julio2006.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti