Nacia Parko Jasper

Monda heredaĵo de UNESKO

Nacia Parko Jasper estas la plej granda nacia parko de Kanado en la Rok-Montaro, kun 10.878 km². Ĝi estas en la kanada provinco Alberto, norde de Nacia Parko Banff kaj okcidente de la urbo Edmontono. En la parko estas la glaĉeroj de la Kolumbia Glacikampo, varmaj fontoj, lagoj, akvofaloj kaj, kompreneble, montoj. Inter la bestoj en la parko estas ruĝaj cervoj, alkoj, oreamnoj, montoŝafoj, ursoj, kaj karibuoj.

Nacia Parko Jasper
Naciaj Parkoj de Kanado • loko de malluma ĉielo [+]

MontaroRoka Montaro

Koordinatoj52° 48′ 0″ N, 117° 54′ 0″ U (mapo)52.8-117.9Koordinatoj: 52° 48′ 0″ N, 117° 54′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Columbia [+]
Areo10 878 km² (1 087 800 ha) [+]

Estiĝo1907

Vizito1916677 (2010–2011)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoCanadian Rocky Mountain Parks
Tipo de heredaĵonatura
Jaro1984 (8)
Numero304
RegionoNorda Ameriko
Kriteriojvii, viii
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Nacia Parko Jasper (Alberto)
Nacia Parko Jasper (Alberto)
DEC
Lokigo de Alberto en Kanado
Map
Nacia Parko Jasper

Vikimedia Komunejo:  Jasper National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Inter la vidindaĵoj de la parko estas Monto Edith Cavell, Piramida Lago Piramida Monto, Lago Maligne, Medicina Lago kaj la Tonkina Valo.

Inter la river-sistemoj kiuj havas sian fonton en la parko estas:

Jasper nomiĝis laŭ Jasper Hawes, kiu funkciigis fortikaĵeton en ĉi tiu regiono por la Nord-Okcidenta Kompanio. Antaŭe ĝi portis la nomon Fitzhugh.

La informejo de la parko troviĝas en Jasper (Alberto).

Monda Naturheredaĵo redakti

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti