Nacia Parko Lagoj Nelson

Nacia Parko Lagoj Nelson, angle Nelson Lakes National Park, situas en la Tasmana Regiono de Suda Insulo de Novzelando.

Nacia Parko Lagoj Nelson
nacia parko [+]

Supermara alteco761 m [+]
Koordinatoj42° 2′ 31″ S, 172° 36′ 29″ O (mapo)-42.042172.608Koordinatoj: 42° 2′ 31″ S, 172° 36′ 29″ O (mapo)
Areo1 020 km² (102 000 ha) [+]

Estiĝo1956

Nacia Parko Lagoj Nelson (Nov-Zelando)
Nacia Parko Lagoj Nelson (Nov-Zelando)
DEC
Nacia Parko Lagoj Nelson
Nacia Parko Lagoj Nelson
Map
Nacia Parko Lagoj Nelson
Vikimedia Komunejo:  Nelson Lakes National Park [+]
vdr

Ĝi estis formita en 1956 kaj kovras ĉirkaŭ 1,020 km². Ĝi centriĝas je du grandaj lagoj, nome Rotoiti kaj Rotoroa. La parko inkludas ankaŭ ĉirkaŭajn valojn (kiaj tiuj de la Travers, Sabine, kaj D'Urville, suprajn areojn de la Matakitaki) kaj montarojn (Montaro Saint Arnaud, Monto Robert). La parko estas populara areo por tendumo, marŝado and fiŝkaptado.

La parko estas administrata de la Novzelanda Departamento de Konservado kiu funkciigas Vizitantan Centron en Saint Arnaud kiu havigas ĝisdatigitan kaj fidindan informaron pri ĉiuj aspektoj de la Nacia Parko.