Nacia Parko Mount Rainier

Nacia Parko Mount RainierMonto Rajnera angle Mount Rainier National Park estas usona nacia parko troviĝanta en la sudorienta parto de Kantono Pierce kaj la nordokcidenta parto de Kantono Lewis, en Vaŝingtonio, Usono. Ĝi establiĝis la 2-an de marto 1899, kiel la kvina nacia parko en Usono. La parko ampleksas areon de 95 660 hektaroj[1], inkluzive de la tuto de Monto Rajnera, 4 391 metrojn alta stratovulkano[2]. La monto leviĝas abrupte el la ĉirkaŭa ebenaĵo; la limo de la parko altas ĉe la plej malalta punkto 490 m. La monto estas la plej alta pinto de la Kaskada Kresto; ĝin ĉirkaŭas valoj, akvofaloj, subalpaj florkampoj, praarbaroj, kaj pli ol 25 glaĉeroj. La glaĉeraro kaj neĝokamparo de la pinto kovras areon de ĉirkaŭ 91 km2. Glaĉero Carbon estas la plej volumena glaĉero en Usono ekster Alasko, kaj Glaĉero Emmons estas la plej granda laŭ areo. La vulkanon ofte vualas nuboj, kiuj faligas grandegajn kvantojn da pluvo kaj neĝo sur la pinto ĉiujare, kaj ofte kaŝas ĝin de la vido de la homamasoj, kiuj impetas parken semajnfine.

Nacia Parko Mount Rainier
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

Koordinatoj46° 51′ 0″ N, 121° 45′ 0″ U (mapo)46.85-121.75Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N, 121° 45′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Rainier [+]
Areo953,5 km² (95 350 ha) [+]

Nacia Parko Mount Rainier (Vaŝingtonio)
Nacia Parko Mount Rainier (Vaŝingtonio)
DEC
Nacia Parko Mount Rainier
Nacia Parko Mount Rainier
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Map
Nacia Parko Mount Rainier

Vikimedia Komunejo:  Mount Rainier National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo Nisqually en la parkon

La monton ĉirkaŭas Wonderland Trail ("Mirlanda Piedvojo"). Proksimume 1,8 milionoj da homoj vizitas la parkon ĉiujare. La monto estas populara grimpocelo; ĉiujare ĉirkaŭ dek mil homoj entreprenas la grimpadon, el kiuj proksimume duono atingas la pinton. La parko entenas ĉirkaŭ 370 km2 da malnovaj, neniam rikoltitaj arbaroj.[3]

Notoj redakti

  1. Listing of acreage as of 12/31/2011". Land Resource Division, National Park Service. http://www.nature.nps.gov/stats/Acreage/acrebypark11cy.pdf Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine. Retrieved 2012-03-07
  2. http://www.nps.gov/mora/naturescience/index.htm
  3. Bolsinger, Charles L.. (1993) Area of old-growth forests in California, Oregon, and Washington. United States Forest Service, Pacific Northwest Research Station. Resource Bulletin PNW-RB-197.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retpaĝaro de la parko ĉe la Nacia Parka Servo