Nacia Parko Serengeti
La Nacia Parko Serengeti (angle Serengeti National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Serengeti) estas granda nacia parko de la areo de Serengeti, Tanzanio. Ĝi estas fama ĉefe pro la ĉiujara migrado de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de gnuoj kaj de 250,000 zebroj. La Nacia Parko Serengeti estas amplekse konsiderata kiel la plej bonkvalita rezervejo en Afriko pro sia denseco kaj de predantoj kaj de predoj.
Nacia Parko Serengeti | ||
---|---|---|
Koordinatoj | 2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo)-2.332777777777834.566666666667Koordinatoj: 2° 19′ 58″ S, 34° 34′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 14 763 km² (1 476 300 ha) [+] | |
Estiĝo | 1951 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Natura | |
Jaro | 1981 (5) | |
Numero | 156 | |
Kriterioj | (vii), (x) | |
![]() |
||
Nacia Parko Serengeti | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La savano Serengeti estas la plej granda kaj la plej malnova nacia naturparko en Tanzanio en orienta Afriko. La nomo "Serengeti" devenas el la masaja lingvo, lingvo de la afrika tribo masajoj, kaj tradukeblas kiel "senfina ebenaĵo". La parko situas sur ebenaĵo, kiu etendiĝas inter altaĵo de la vulkano Ngorongoro kaj limo limo inter la ŝtatoj Kenjo kaj Tanzanio preskaŭ ĝis la lago Viktorio. La nacia parko inkluzivas plimulton de la ekosistemo de Serengeti. La teritorio estis proklamita biosfera rezervejo dum la jaro 1929, kaj nacia naturparko dum la jaro 1945.
Tipaj bestoj estas ĉi tie elefantoj, rinoceroj, zebroj, antilopoj, ĝirafoj, leonoj. Sume ĉi tie ekzistas 500 specioj de birdoj kaj 45 specioj de mamuloj.
La parko estas listigita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko.
FotojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- oficialaj paĝoj de la nacia parko
- fotoj el la nacia parko
- en la listo de mondaj naturaj heredaĵoj de Unesko
- germanlingvaj paĝoj
- Ndutu