Nacia Parko Viktoria Akvofalo

Vidu ankaŭ Nacia Parko Mosi-oa-Tunya, kiu estas nacia parko de Zambio, kiun oni nomas kelkfoje ankaŭ Nacia Parko Viktoria Akvofalo


Nacia Parko Viktoria Akvofalo
nacia parko [+]

Koordinatoj17° 55′ 0″ S, 25° 40′ 0″ O (mapo)-17.91666666666725.666666666667Koordinatoj: 17° 55′ 0″ S, 25° 40′ 0″ O (mapo)
Areo23,4 km² (2 340 ha) [+]

Nacia Parko Viktoria Akvofalo (Zambio)
Nacia Parko Viktoria Akvofalo (Zambio)
DEC
Map
Nacia Parko Viktoria Akvofalo
Vikimedia Komunejo:  Victoria Falls [+]
vdr

Nacia Parko Viktoria Akvofalo estas malfermita al vizitantoj tutjare. Ĝi protektas la sudan bordon de la rivero Zambezi, tuj post fama Viktoria akvofalo. La parko troviĝas en okcidenta Zimbabvo kaj sterniĝas sur 23,4 kvadrataj kilometroj. Ĝi troviĝas apud la pli granda Nacia Parko Zambezi.

Viktoria Akvcfalo

La plej granda spektaklo estas la fama Viktoria Akvafalo, 1.700 m larĝa kaj 108 m alta. Dum la malseka sezono la kvanto de fluanta akvo atingas 9.100 kubajn metrojn ĉiusekunde. La belegecon de la akvofalo montras la fakto, ke foje la ŝpruceroj altiĝas je 400 m kaj videblas eĉ 70 km fore. Vizitantoj estas instigitaj viziti la akvofalon inter aŭgusto kaj decembro, ĉar tiu estas la plej bona sezono por ĝui la spektaklon.

Loĝejoj estas provizitaj en tendumejoj en la Nacia Parko Zambezi. Plie ekzistas hoteloj ĉe la vilaĝo Viktoria Akvofalo. Vizitantoj povas vidi elefantojn, bubalojn, blankajn rinocerojn, antilopojn, hipopotamojn kaj elandojn dum veturilaj kaj piedaj safaroj. Cetere, krokodilo-bieno proponas vidon de la danĝeraj krokodiloj. Vizitantoj estas postulitaj antaŭgardi sin kontraŭ malario kaj krokodiloj.