Nacia Patriotisma Partio Alaŝ

La Nacia Patriotisma Partio AlaŝAlaŝ - Partio de Nacia Sendependeco estis politika partio, kiu ekzistis inter la jaroj 1990 kaj 1994, post la disfalo de Sovetunio, kaj agis kaj en Kazaĥio kaj en Kirgizio. Ĝi estis radikale naciisma, islamema, kaj estas konsiderata faŝisma.

Nacia Patriotisma Partio Alaŝ
partio
Komenco 1990 vd
Lando(j) Kazaĥio vd
vdr

Historio redakti

Sekve de la kolapso de Sovetunio en 1990 en Kazaĥio kaj Kirgizio naciismaj kazaĥoj kaj kirgizoj kunligiĝis al islama-naciisma partio, kiu mem deklaris esti "posteulo de la partio Alaŝ" de inter la jaroj 1917 ĝis 1920. La nova partio fondiĝis precipe reage al la naciismaj rusemaj partioj de Kazaĥio kaj Kirgizio. Prezidanto estis la kazaĥo Sarkitbek Imaŝev.[1]

La partio havis kvar precipajn celojn:

  1. novigo de la islama kredo en Centra Azio kaj lige al tio interalie la forigo de la cirila alfabeto kaj reenkonduko de la araba alfabeto por ĉiuj lingvoj de Centra Azio.
  2. Restarigo de la Kazaĥa Ĥanlando respektive de la "Alaŝa Aŭtonomio" de 1917-1920
  3. Forpelo respektive fortranslokigo de la anoj de ĉiuj etnoj kiuj ne havas tjurkan devenon. Aparte rusoj, ukrainoj kaj la anoj de pli grandaj etnaj malplimultoj estus celataj per tiu postulo. La anojn de tre malmultmembraj malplimultoj oni celis iom post iom asimiligi.
  4. Kreo de „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Turkestano, kiu inkluzivigintus laŭeble ĉiujn tjurklingvajn ŝtatojn kaj teritoriojn inkluzive de Taĝikio.

La Partio Alaŝ proksime kunlaboris kun la en 1991 fondita dekstre ekstremisma islamisma Turkestana Partio. Tiu partio samkiel la partio Alaŝ celis panturkisman kaj islaman reorientiĝon de ĉiuj tjurkaj popoloj de Centra Azio kaj al "reelgvidon" de ĉiuj neislamanoj el la de tjurkaj etnoj loĝataj ŝtatoj de Centra Azio.

Partia malpermeso redakti

En 1994 la partio Alaŝ malpermesiĝis pere de la kazaĥia registaro kaj estis nomata "faŝista".[2] La eksmembroj de la nun malpermesita partio membriĝis en aliaj partioj de Kazaĥio, kie ili nun konsistigas ties "militeman dekstran alon". En Kirgizio la partio respektive ties eksmembroj politike ne plu havas influon.

Notoj redakti

  1. Roland Götz kaj Uwe Halbach: vidu en la literatura listo
  2. Zentrum für Türkeistudien (Hrsg.): Aktuelle Situation in den Turkrepubliken (traduko vd. "literaturo"), p. 20

Literaturo redakti

  • Roland Götz kaj Uwe Halbach: Politisches Lexikon GUS [germane: "politika leksikono KSŜ"], Beck'sche Reihe, Verlag C. H. Beck Munkeno (1992), ISBN 3-406-35173-5
  • Zentrum für Türkeistudien (Hrsg.) [Centro pri tjurkaj studoj (eld.)]: Aktuelle Situation in den Turkrepubliken - Innenpolitik, Sicherheitspolitik, Wirtschaft, Umwelt kaj Bevölkerung [same germane: "aktuala situaxio en la tjurkaj respublikoj - interna politiko, sekureca politiko, ekonomio, ekologio kaj loĝantaro"], Working Paper 14, Önel-Verlag Essen, junio 1994