Nacia Portretgalerio (Britio)

La Nacia Portretgalerio estas artgalerio lokita centre de Londono kaj fondita en la jaro 1856. Ĝi entenas la portretojn de historie gravaj britaj eminentuloj, elektitaj ne laŭ la pentristoj aŭ la arta valoro de la verkoj sed laŭ la graveco de la pentritaj personoj. La kolekto inkludas pentraĵojn, sed ankaŭ fotojn, karikaturojn, desegnaĵojn kaj skulptaĵojn.

Nacia Portretgalerio
National Portrait Gallery
arta muzeo • nacia muzeo • non-departmental public body
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Civito de Vestminstro
Adreso St. Martin's Place, WC2H 0HE
Konstrustilo(j) Novrenesanco vd
Arkitekto(j) Ewan Christian • Richard Allison vd
Estiĝo 1856
Direktoro Sandy Nairne • Nicholas Cullinan • Charles Saumarez Smith
Koordinatoj 51° 30′ 34″ N, 0° 7′ 41″ U (mapo)51.5094-0.12809999999999Koordinatoj: 51° 30′ 34″ N, 0° 7′ 41″ U (mapo)
Nacia Portretgalerio (Britio) (Granda Londono)
Nacia Portretgalerio (Britio) (Granda Londono)
DEC
Nacia Portretgalerio (Britio)
Nacia Portretgalerio (Britio)
Situo de Nacia Portretgalerio (Britio)
Map
Nacia Portretgalerio
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de National Portrait Gallery Board of Trustees vd
Retpaĝo http://www.npg.org.uk/
vdr
Enirejo de la portretgalerio.

Ĉiuj portretoj ne estas rimarkindaj laŭ arta vidpunkto, kvankam kelkaj el ili estas notindaj memportretoj de William Hogarth, Joshua Reynolds aŭ aliaj renomitaj artistoj. Kelkaj verkoj, ekzemple la grupportreto de la partoprenantoj al la konferenco de Somerset House en 1604, cetere havas historian valoron. Sed la ekspoziciitaj verkoj estas plejofte kuriozaĵoj kaj ne aŭtentaj artaĵoj.

La portretoj de vivantaj personoj estis permesitaj en 1969.

Eksteraj ligiloj redakti