Nacia Stacidomo de Havano

La Nacia Stacidomo de Havano hispane Estación Central de Ferrocarriles ("La Habana Central"), estas la ĉefa fervoja stacidomo de Havano, kaj de tuta Kubo, ĝi estas la neŭralgia centro de la trajnosistemo en la lando, al kie alvenas la plimulto de la trajnoj. Ĝi estas konsiderata kiel nacia monumento pro la grandaj historiaj kaj arkitekturaj valoroj. En ĝia interno troviĝas pluraj fervojaj entreprenoj tamen la sektoro fervoja transporto en Kubo estas malmoderna kaj nesufiĉa. La konstruaĵo estas de eklektika stilo; ĝi havas kvar etaĝojn kaj interetaĝon. En la ĉefa fasado, en la strato Egido, elstaras du turoj kiuj portas la blazonŝildojn de Kubo kaj Havano, respektive. La ĉefa arkitekto de la verkaĵo estis la usonano Kenneth McKenzie Murchizon, kiu inspiriĝis en dokoracia stilo de la hispana plateresko, kiu estas aprezata en la elementoj de la blazonŝildoj kaj la konkoj de la fasado.

Nacia Stacidomo de Havano
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco [+]
Koordinatoj23° 7′ 47″ N, 82° 21′ 19″ U (mapo)23.129673-82.355286Koordinatoj: 23° 7′ 47″ N, 82° 21′ 19″ U (mapo)

Nacia Stacidomo de Havano (Kubo)
Nacia Stacidomo de Havano (Kubo)
DEC
Nacia Stacidomo de Havano
Nacia Stacidomo de Havano
Map
Nacia Stacidomo de Havano
Vikimedia Komunejo:  Havana Central train station [+]
vdr