Nacia Universitato de Kujo

La Nacia Universitato de Kujo (oficiale hispane Universidad Nacional de Cuyo (mallongigita kiel UNCuyoUNCu) estas la ĉefa universitato aŭ centro de alta edukado de la Provinco Mendoza, Argentino. Ĝi estis kreita en 1939 reage al postuloj de Mendoza, kaj de la provincoj San Juan kaj San Luis, kiuj kunformas la regionon Kujo. Tiu regiona ligo daŭris ĝis 1973, kiam ĉiu provinco konstituis sian propran Universitato (nome la Universidad Nacional de San Juan kaj la Universidad Nacional de San Luis respektive), kaj tiel restis la Nacia Universitato de Kujo nur por Mendoza kun la Instituto Balseiro.

Nacia Universitato de Kujo
Universitata Centro
Universitata Centro
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto In spiritus remigio vita
La vivo estas
en la flugilbato de la spirito
Informoj
fondodato 1939
Situo
Geografia situo 32° 52′ 50″ S, 68° 52′ 40″ U (mapo)-32.880434-68.877733Koordinatoj: 32° 52′ 50″ S, 68° 52′ 40″ U (mapo)
lando Argentino
urbo Mendoza
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• AmeliCA
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Nacia Universitato de Kujo (Argentino)
Nacia Universitato de Kujo (Argentino)
DEC
Nacia Universitato de Kujo
Nacia Universitato de Kujo
Map
Nacia Universitato de Kujo
vdr

En la aktualo ĝi enhavas 12 akademiajn unuojn kun sidejo en la urbo Mendoza (en la Universitata Centro - Parko Generalo San Martín kaj aliaj dependaĵoj) kaj filio San Rafael (provinco Mendoza), krom la Instituto Balseiro kiu funkcias en la urbo San Carlos de Bariloche (provinco Río Negro). Ĝi enhavas ankaŭ la altlernejon de la Universitata Teknologia Instituto kiu proponas teknikan edukadon al sep urboj de la provinco Mendoza. Ĝi havigas edukajn servojn ankaŭ de duaranga nivelo pere de ses mezlernejoj, kaj disponas ankaŭ de departamento de instruado de baza kaj antaŭ-baza niveloj. Ĝi havigas servojn por ĉirkaŭ 44.160 studentojn (2016), fare de 4.071 laboristoj (2005).