Nacia himno de Ekvadoro

"Salve, Oh Patria" (hispane por "Saluton, ho patrio") ekde la jaro 1886 estas la nacia himno de Ekvadoro. La verkisto de la kantoteksto, Juan León Mera, pli poste estis prezidanto de la senato de Ekvadoro kaj konsideriĝas unu el la plej signifaj ekvadoraj verkistoj de la 19-a jarcento. La himnan muzikon komponis Antonio Neumane (origine Neumann), filo de germanaj gepatroj. La oficiala teksto krom la refreno havas ses strofojn, el kiuj tamen kutime kantatas nur la dua.

Salve, Oh Patria
Saluton, ho patrio
“Salve, Oh Patria”
nacia himno
lando  Ekvadoro
kantoteksto Juan León Mera
muziko Antonio Neumane
ekde 1886
muzika ekzemplo
"Nacia himno de Ekvadoro"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Oficiala teksto redakti

Hispana originalo Esperanta traduko

coro:
¡Salve, Oh Patria, mil veces, oh Patria!
¡Gloria a ti, gloria a ti!
Ya tu pecho, tu pecho, rebosa,
gozo y paz ya tu pecho rebosa;
𝄆 Y tu frente, tu frente radiosa,
Más que el sol contemplamos lucir. 𝄇

II:
Los primeros, los hijos del suelo
que, soberbio, el Pichincha decora,
te aclamaron por siempre señora
y vertieron su sangre por ti.
Dios miró y aceptó el holocausto
y esa sangre fue germen fecundo
de otros héroes que atónito el mundo
vió en tu torno a millares surgir.
𝄆 ¡A millares surgir! 𝄇

coro

refreno:
Saluton, ho patrio, milfoje, ho patrio!
Gloron al vi, gloron al vi!
Nun via brusto, via brusto, superfluas,
Nun via brusto superfluas per ĝojo kaj paco;
𝄆 Kaj via frunton, via frunton radian
ni kontemplas luman pli ol la suno. 𝄇

II:
La unuaj, la filoj de la grundo
kiun Piĉinĉa superbe dekoras,
deklaris vin sian damon porĉiam,
kaj verŝis sian sangon por vi.
Dio observis kaj akceptis la holokaŭston,
kaj tiu sango estis la fekunda ĝermo
de aliaj herooj kiun la mondo surprize
vidis ekstari en miloj -
𝄆 ekstari en miloj! 𝄇

refreno