Nacia tago de sendependeco (Pollando)

Nacia tago de sendependeco (pole: Narodowe Święto Niepodległości) – nacia festo en Pollando ĉiujare celebrata la 11-an de novembro por memorigi reakiron de sendependeco en 1918, post 123 jaroj de dispartigoj de Pollando en la jaroj (1795–1918). La festo estis starigita per leĝo el la 23-a de aprilo 1937, nuligita de komunista Landa Nacia Konsilio la 22-an de julio 1945, reakceptita dum la periodo de reĝima transformo en 1989. Ĝi estas ripoztago.

Nacia tago de sendependeco (Pollando), placo de Józef Piłsudski en Varsovio
La monumento de Józef Piłsudski (li estis ŝtatestro (1918-1922) de la Dua Pola Respubliko kaj la ĉefa batalanto por sendepedigo de Pollando), la monumento staras sur la placo de Józef Piłsudski en Varsovio
Nacia tago de sendependeco (Pollando)
La historiaj flagoj en la strato Floriańska en Krakovo dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), 2011
Nacia tago de sendependeco (Pollando), la ceremonioj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio
La ceremonio dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando)
La infanoj partoprenantaj en la parado: "Marŝo de la Sendependeco"
La strata tumulto provokita de reĝima polico en Varsovio dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), 2011
La "Marŝo de la Sendependeco" dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), la Placo de Konstitucio, 2011 en Varsovio
La grupo de la homoj antaŭ la Prezidenta Palaco dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), 2013
La paradmarŝo dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), placo de Józef Piłsudski en Varsovio, 2012
La ceremonioj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio dum la Nacia tago de sendependeco (Pollando), 2012
La trumpetistoj sur la ĉevaloj de la Skadrono de Pola Armeo dum la ceremonio de la Nacia tago de sendependeco, 2007
La mapo de Dua Pola Respubliko kaj la limoj post reakiro de sendependeco en 1918, post 123 jaroj de dispartigoj de Pollando fare de Rusio, Prusio kaj Aŭstrio en la jaroj (1795–1918). Kun la finaj limoj post la Versajla Traktato kaj post la Sileziaj Ribeloj kaj plebiscitoj en Supra Silezio kaj Varmio-Mazurio kaj posta la Pola-Soveta Milito ( Pola-bolŝevika milito)

Signifo de la dato redakti

Reakirado de sendependeco fare de Pollando estis laŭgrada procezo. Elekton de la 11-a de novembro oni povas argumenti per koincido de eventoj en Pollando kun fino de la unua mondmilito danke al armistico en Compiègne el la 11-a de novembro 1918, stampanta la finan malvenkon de Germanio. Tagon pli frue alvenis al Varsovio Józef Piłsudski. En tiuj ĉi du tagoj, la 10-a kaj 11-a de novembro 1918, la pola nacio plene konsciiĝis la reakiron de sendependeco.

Kalendaro redakti

1916

1917

  • la 14-a de januaro – komenco de la agado de Provizora Ŝtatkonsilio, signifanta formlan ekeston de Pola Reĝlando
  • la 12-a de septembro – transpreno de la devoj de ŝtatestro fare de Regenta Konsilio

1918

  • la 7-a de oktobro – anonco de sendependeco fare de Regenta Konsilio
  • la 12-a de oktobro – Regenta Konsilio transprenis de okupantoj regopovon super la armeo
  • la 19-a de oktobro – estiĝo de Nacia Konsilio de Princlando Cieszyn
  • la 23-a de oktobro – estiĝo de la registaro de Józef Świeżyński

(...)

Samdataj eventoj de la dua mondmilito ligitaj kun la festo redakti

  • 1940: En la tago de sendependeco de Pollando skadro de britaj bombaviadiloj aeratakis Gdańsk kaj flugis super Pollando (Pomerio) ĵetante flugfoliojn kun la pola teksto: "Vivu Pollando! Prezidento Roosevelt denove elektita" - unua bomba atako al okupata pola teritorio kaj la plej longa nokta flugo (ĉ. 3000 mil km); en la militprizono de Starobilsk okazis kunveno kun partopreno de generalo Jerzy Wołkowicki, kie majoro Ludwik Domoń vortigis flamantan alparolon — sovetaj politikaj gvidantoj malpermesis pluajn elpaŝojn.
  • 1941: Dum la unua pafekzekutado de ne malpli ol kelkaj miloj de poloj antaŭ la Muro de Ekzekutoj en la germana koncentrejo Aŭŝvico SS pafmortigis per pafo al okcipitalo 151 polajn senvestigitajn malliberulojn kun ŝnurumitaj manoj; en pluraj lokoj de okupata Varsovio, sur bariloj, muroj, trotuaroj, fostoj de tramhaltejoj nokte aperis centoj da surskriboj per kreto kaj farbo "Polska zwycięży" (Pollando venkos), "Polska żyje" (Pollando vivas) kaj sur monumentoj floroj kaj blankaj-ruĝaj flagoj; en Jerusalemo okazis solena malfermo de ekspozicio kun pentraĵoj de Vlastimil Hofman, proklamanto de pola-slovaka-ĉeĥa proksimiĝo, kaj en brita Bradford de 5 artistoj-pentristoj kaj polaj soldatoj (kiel kontraŭstaro al soveta propaganda ekspozicio); 12.11. Kadre de disaŭdigo de BBC ĉefo de ĉeĥoslovaka armeo alparolis al poloj okaze de la Festo de Sendependeco.

Festado en 2022 redakti

10.11.2022: Je la 11-a horo kaj 11 minutoj okazis kampanjo Lernejoj al himno — 4,5 mln de lernantoj el 20 mil lernejoj ekkantis Mazurek Dąbrowskiego, kaj ĉ. 300 el eksterlando; Pola Radio Chopin inaŭguris vespere la 28-horan maratonon de 11 koncertoj kun prezento de ĉiuj verkoj de Ŝopeno

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Henryk Zieliński, "The collapse of occupiers authority on Polish territories and the first attempts to create the Polish authority centers (X–XI 1918)". History of Poland 1918–1939 (pole), Polish Scientific Publishers PWN, Warsaw, ISBN 83-01-03866-7