Naciaj projektoj (Rusio)

Naciaj projektoj (ruse национальные проекты) estas kvar prioritataj linioj de disvolviĝo, ŝtate subtenataj en Rusio. La kvar prioritatoj estas sano, edukado, loĝejoj kaj agrikulturo.

Emblemo de la naciaj projektoj

Post disfalo de Sovetunio ekonomiaj reformoj kaŭzis ruiniĝon de la agrikultura industria (jam krizinta antaŭ la reformoj) kaj grandajn problemojn (i. a. pro nesufiĉa financado) en edukado kaj sanprotektado. Kresko de prezoj por loĝejoj en plejmulto de la regionoj estis tia, ke averaĝa rusiano ne povas plani aĉeton de nova loĝejo aŭ ŝanĝon de sia nuna loĝejo al pli granda. "Naciaj projektoj" celas solvi tiujn problemojn.

Kunordiganto de la naciaj projektoj en rusia registaro estas Dmitrij Medvedev, unu el la kandidatoj por la prezidenta posteno dum la elektoj de la jaro 2008.

Sano redakti

Kadre de tiu projekto estis renovigitaj pluraj klinikoj tra la lando, salajro de kuracistoj plialtiĝis tiel, ke antaŭe laborintaj en pli enspezigaj lokoj kuracistoj revenas al sia profesio.

En kelkaj grandaj urboj estas konstruataj grandaj specialigitaj malsanulejoj por priservi kelkajn apudajn regionojn.

Edukado redakti

Kadre de tiu projekto interalie ĉiu rusia mezlernejo havos interret-aliron kaj aron de licence puraj programoj. De la komenco estis planata uzo de operaciumo Windows fare de Microsoft, sed pro pluraj kialoj estis elektita alia vojo: enlandaj produktantoj adaptis Linukson kaj aldonis kelkajn programojn el libere distribuata softvaro. Jam en 2008 kun tiu nova softvaro studos mezlernejanoj en Tatarstano, Permja regiono kaj Tomska provinco.

Loĝejoj redakti

Agrikulturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti