Nacisocialisma Germana Laborista Partio

politika partio en Germanio (1920–1945)

Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).

Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei
emblemo
flago
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio
Komenco 24-a de februaro 1920 vd
Fino 10-a de oktobro 1945 vd
Antaŭe Germana Laboristpartio • Deutschnationale VolksparteiSudetgermana partio vd
Poste Novnaziismo • Socialist Reich Party • Nigra Fronto vd
Lando(j) Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
Sidejo Braunes Haus
Ideologio

naziismogermana naciismoiredentismomilitarismoantisemitismoantikomunismo • socia konservativismo

Fondinto(j) Anton Drexler vd
Ĉefestro(j) Karl Harrer • Anton Drexler • Adolf HitlerMartin Bormann vd
Posedatoj Braunes Haus • Kaufhaus Jonaß • The Quai Malaquais and the Institute • Völkischer Beobachter • Der Angriff vd
Jura formo partio
vdr
Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei
Emblemo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio
Lando  Nazia Germanio
Führer Adolf Hitler
(1921–1945)
Estro
Prezidanto Anton Drexler
(1920–1921)
Partia Ministro Martin Bormann
(1945)
Fondiĝo 24-a de februaro 1920
Dissolvo 10-a de oktobro 1945
Lingvo(j) Germana
Ĉefa sidejo Monaco di Baviera
(1920–1933)
Berlino
(1933–1945)
Koloro(j)      Nigra

     Blanka
     Ruĝa

Ideologio Naziismo
Pozicio Dekstra ekstremismo
Reichstag (1938)
813 / 813
Membroj 8,5 milionoj (1945)
Ĵurnalo Völkischer Beobachter
Junulara organizaĵo Hitlerjugend
Studenta organizaĵo Germana Ligo de Naziaj Studentoj
vdr

Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la tutmonda ekonomia krizo de 1929. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. Großdeutsche Volksgemeinschaft.

Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia gvidulo Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la Duan Mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.

Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.

Parlamentaj Elektaj rezultoj en Nazia Germania redakti

 
La flago de la Nazia Partio

Novembro de 1933 parlamentaj elektoj en Germanio

Politika partio Voĉdonoj % Seĝoj
Nazia partio 39,655,224 92.11 661
Kontraŭ voĉdonoj 3,398,249 7.89
Malvalidaj voĉdonoj
Entute 43,053,473 100 661
Registritaj balotantoj 45,178,701
95.30
Fonto: Nohlen & Stöver

Germana parlamenta elekto de 1936

Politika partio Voĉdonoj % Seĝoj
Nazia partio 44.462.458 98.80 741
Kontraŭ voĉdonoj 540.244 1.20
Malvalidaj voĉdonoj
Entute 45,002,702 100 741
Registritaj balotantoj 45,455,217 99.00
Fonto: Nohlen & Stöver

Germana parlamenta elekto de 1938

Politika partio Voĉdonoj % Seĝoj
Nazia partio 44,451,092 99.01 813
Kontraŭ voĉdonoj 443,023 0.91
Malvalidaj voĉdonoj 69,890 0.08
Entute 44,964,005 100 813
Registritaj balotantoj 45,149,952 99.59
Fonto: Direct Democracy
 
NSDAP Gaue 1926, 1928, 1933 & 1937

Supera regopovo redakti

Fronte de la partio estis Führer Adolf Hitler. Lia anstataŭanto ekde la 21-a de aprilo 1933 ĝis la 10-a de majo 1941 estis Rudolf Hess. Poste sekvis 18 superaj komisaroj. Jen kelkaj el ili:

Vidu ankaŭ redakti