Nadeĵda Mandelŝtam

rusia verkistino

Nadeĵda Jakovlevna MANDELŜTAM (cirile: Надежда Яковлевна Мандельштам, naskiĝinta Nadeĵda Jakovlevna Hazin; jide נאַדעזשדאַ מאַנדעלשטאַם; 31-a de oktobro 189929-a de decembro 1980) estis rusia verkistino. Ŝi estis edzino de poeto Osip Mandelstam.

Nadeĵda Mandelŝtam
Persona informo
Naskonomo Надежда Яковлевна Хазина
Naskiĝo 30-an de oktobro 1899 (1899-10-30)
en Saratov
Morto 29-an de decembro 1980 (1980-12-29) (81-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Etno judoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Familio
Edz(in)o Osip Mandelstam vd
Profesio
Okupo verkisto • biografo • poeto • instruisto • memuaristo • lingvistolektoro • aŭtobiografo vd
Laborkampo angla lingvo • memoir literature vd
Verkado
Verkoj Espero kontraŭ espero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nadeĵda Mandelŝtam, 1925

Ŝi naskiĝis en Saratov en familio de mezklasaj judoj, kaj pasigis siajn unuajn jarojn en Kievo. Ŝi faris studojn de arto.

Nadeĵda edziĝis al la poeto Osip Mandelstam en 1921, kaj loĝis en Ukrainio, Petrogrado, Moskvo kaj Kartvelio. Osip estis arestita en 1934 pro sia Stalina Epigramo kaj ekzilita kun Nadeĵda al Ĉerdinj, Permja regiono, kaj poste al Voroneĵ.

Post la dua aresto al Osip Mandelstam kaj posta morto en la transira kampo "Vtoraja Reĉka" proksime al Vladivostoko en 1938, Nadeĵda Mandelstam suferis kvazaŭnomadan vivstilon, ŝanĝante vivlokojn kaj laborojn timante eblajn arestojn.

Ŝi konsideris sian mision en la vivo la konservon kaj publikigon de la poeta heredaĵo de sia edzo. Ŝi parkeris plimulton el ĝi, ĉar ŝi ne fidis la paperan konservon.

Post la morto de Stalino, Nadeĵda Mandelstam finis sian disertacion kaj oni permesis ŝin reveni al Moskvo en 1958.

En siaj memoroj, Espero kontraŭ espero kaj Forlasita Espero, unue publikigitaj ekster Rusio, ŝi kritikas la moralan degradon de tiama Sovetunio en la jaroj post 1920. La titoloj de la memoroj estas vortludoj, ĉar Nadeĵda signifas espero en la rusa lingvo.

En 1979 ŝi donacis siajn arĥivojn al la Universitato Princeton. Nadeĵda Mandelstam mortis en 1980 en Moskvo, 81-jaraĝa.