Nadiad
Nadiad, laŭ guĝarata lingvo નડિયાદ, laŭ hindia lingvo नडियाद, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en distrikto de Ĥeda, kie ĝi estas ties sidejo.
Nadiad | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 387 001,387 002 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 132 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 248 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 42′ N, 72° 52′ O (mapo)22.772.87Koordinatoj: 22° 42′ N, 72° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 35 m [+] | ||
Areo | 100,16 km² (10 016 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nadiad [+] | |||
Demografio redakti
Nadiad havis populacion de 330 400 en 2021 kun legopovo de 95%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio redakti
Nadiad situas sur ebenaĵo en alteco 35 m. Anand troviĝas 18, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 45, Ĥambat 48, Vadodara 55, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 62, Godhra 77, Mumbajo 415, tutlanda ĉefurbo Delhio 791, Kolkato 1592 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En Nadiad onidire loĝis sub ŝnurdancistoj, tial la historiaj nomoj estis "Natapadra" aŭ "Natpur" aŭ "Nandgam". La urbo longe estis regita de islamanoj.
Ekonomio redakti
En Nadiad la ĉefa industria firmao produktas partojn de aŭtoj. Dum la historiaj tempoj precipe muelejoj funkciis. Nuntempe menciindas prilaborado de konstrulignoj.
Lingvoj redakti
En Nadiad la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.
Religioj redakti
En Nadiad plejparto de la populacio estas hinduoj (preskaŭ 80%), krome muslimoj (13,5%), ĝainistoj (3,5%), kristanoj (preskaŭ 1%) kaj sikistoj (preskaŭ 0,5%).
Eduko redakti
Nadiad havas universitaton kaj plurajn altlernejojn.
Klimato redakti
Nadiad havas mildajn vintrojn kaj tre varmajn somerojn. Jare pluvas inter 700-1200 mm. Dum musono la inundojofte estas katastrofaj.
Trafiko redakti
Nadiad havas trairan fervojan linion kun stacidomo inter Ahmedabado-Vadodara laŭ ĉefa linio Delhio-Mumbajo. Krome alvenas flanka fervoja linio al la stacidomo. 9 vojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Vadodara kaj Ahmedabado.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejoj, precipe hinduaj
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Monumento
-
Templo
-
Stacidomo