Naftali Bennett

israela politikisto

Naftali BENNETT (hebree נפתלי בנט; naskiĝis la 25-an de marto 1972 en Hajfo) estas israela polikisto. Ekde la 13-a de junio 2021 li estis la ĉefministro de Israelo, sukcedante sian antaŭulon Benjamin Netanjahu. Samtempe li estas kunestro de la politika partio Nova Dekstro (HaJamin HeĤadaŝ, הימין החדש). La 1-an de julio 2022 post li sekvis Jair Lapid kiel ĉefministro.

Naftali Bennett
נפתלי בנט
Ĉefministro de Israelo
Persona informo
נפתלי בנט
Naskiĝo 25-an de marto 1972 (1972-03-25) (52-jaraĝa)
en Ĥajfo
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebreaangla vd
Loĝloko Ra'anana vd
Ŝtataneco IsraeloUsono vd
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoQ113237352 • Yavneh Academy vd
Partio Nova Dekstro • La Hejmo Juda • Yamina vd
Subskribo Naftali Bennett
Familio
Edz(in)o Gilat Bennett vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo entreprenistopolitikisto vd
Laborkampo politiko de Israelo vd
Aktiva en IsraeloNov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Q98794736 vd
En TTT Oficiala retejo vd
13-a ĉefministro de Israelo
Dum 20212022
Antaŭulo Benjamin Netanjahu
Sekvanto Jair Lapid
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ tio li ekde 2012 ĝis 2018 estis prezidanto de la nacireligia partio HaBajit haJehudi ("juda hejmo"). Li forlasis la partion en decembro 2018 kaj fondis novan partion, HaJamin HeĤadaŝ ("La Nova Dekstro"). De la elekto en 2013 ĝis la elekto en aprilo 2019 li estis membro de la israela parlamento Knesset kaj ĝis junio 2019 membro de la registara koalicio de Benjamin Netanjahu. Li estis ministro pri ekonomio kaj komerco, pri religiaj aferoj, kaj pri aferoj pri la juda diasporo kaj Jerusalemo. Bennett ankaŭ prezidas la registaran komitaton pri reduktado de la vivokostoj kaj redukto de ekonomia koncentriĝo, kaj krome estis reprezentita en la sekureca kabineto. Bennett estis ministro pri edukado de majo 2015 ĝis junio 2019. Li denove estis membro de la parlamento Knesset ekde la elekto en septembro 2019. En novembro 2019, Bennett estis nomumita ministro pri defendo de Ĉefministro Netanjahu.

Eksteraj ligiloj redakti