Naga (Sudaj Kamarinoj)

Filipina urbo

Naga, - tagaloge Lungsod ng Naga - estas kvaraklasa universitata komponenta urbego kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono (en ties suda duoninsulo, en provinco Sudaj Kamarinoj, en Bikola Regiono. Naga havas 27 distriktojn.

Naga
independent component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 209 170  (2020) [+]
Loĝdenso 2 476 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 37′ N, 123° 11′ O (mapo)13.624444444444123.18638888889Koordinatoj: 13° 37′ N, 123° 11′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 84,48 km² (8 448 ha) [+]
Naga (Filipinoj)
Naga (Filipinoj)
DEC
Naga
Naga
Situo de Naga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naga, Camarines Sur [+]
vdr
Urbodomo de Naga

Geografio redakti

Naga situas en sudorienta parto de insulo Luzono laŭ serpentuma kaj samnoma rivero Naga ĉe kunfluejo de alia rivero, krome rande de monto Isarog, kiu estas Nacia Parko [1]. Regiona ĉefurbo Legazpi (Albajo) troviĝas 78, Kezonurbo 260, ĉefurbo Manilo 265, Cebuurbo 376, Puerto Princesa 651, Dabao 775, General Santos 862 kilometrojn (aere) [2].

 
Rivero Naga

Historio redakti

En 1573 la unua konkerinto aperis en la vilaĝo, kiun la hispanoj nomis Naga. Post 2 jaroj la hispanoj fondis komercan centron trans la rivero sub la nomo Cáceres. En 1595 la loko pli graviĝis, jam kiel sidejo. Baldaŭ la centro kaj la vilaĝo kunfandiĝis en unu komunumon sub nomo Nueva Cáceres por distingi ĝin de alia loko en Hispanio. Nueva Cáceres estis longe provinca ĉefurbo, nature ankaŭ signifa katolika centro. Dum usona regado la urbo reduktiĝis al municipo kaj en 1919 ĝi perdis sian hispanan nomon kaj iĝis oficiale Naga. Okazis mallonga japana okupo inter 1942-1945. Naga urbiĝis laŭ filipina klasifikado en 1948 kaj ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj. Intertempe ekde 1955 Naga ne plu estas provinca ĉefurbo.

Ekonomio redakti

Naga estas komerca, religia, kultura, industria, komerca, eduka kaj financa centroj de la regiono. La urbego situas en mezo de la provinco kaj ĉirkaŭas ĝin ĉiuflanke arbaroj kaj riĉaj terkulturaj kaj fiŝkaptaj areoj.

Religio kaj eduko redakti

Naga estas eklezia sidejo de la ĉefepiskopujo Caceres, ankaŭ pilgrimloka urbo. La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, aliaj protestantaj sektoj, ankaŭ islamanoj, sikhoj kaj taoistoj.

En Naga 3 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.

Trafiko redakti

Naga havas flughavenon por malgrandaj aviadiloj inter Pili kaj Naga, ankaŭ fervojan kaj aŭtobusan stacidomojn. Al Naga 3 ĉefvojoj kuras. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

Naga situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1864 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-novembro estas la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Katedralo en Naga

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti