Nagybánya és Vidéke

Nagybánya és Vidéke (Nagybánya kaj ĝia regiono) estis socia semajngazeto. Ĝia inicianto estis Sándor Teleki grafo. Ĝia prezentnumero aperis la 28-an de septembro 1875. Ĝia respondecredaktoro estis József Maár. De 1903 ricevis la subtitolon: "La oficiala bulteno de la Ekonomia Societo de Nagybánya". De 1905 ĝis sia morto (1933) redaktis János Révész, evengelia pastro. Liaj posteuloj estis: Oláh Sándor (1934-37), Gócz Dezső (1937-39), Feri Vilmos (1939-41), Gyulay J. Károly (1941-43), Pakocs Károly (januaro-marto 1944), Kazatsay Gyula (aprilo-septembro 1944). De 1935 pro malpermeso de hungarlingva uzo de loknomoj aperis sub titolo Bánya és Vidéke. Ĝian originalan titolon ĝi uzis denove post la dua Viena arbitracio. De 1941 aperis dufoje semajne. Ĝia lasta numero aperis la 30-an de septembro 1944.

Fontoj redakti