Așchileu Mare

vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Nagyesküllő)

Așchileu Mare [aŝkileu mare] (hungare: Nagyesküllő [nadjeŝkulo], germane: Gross-Schwalbendorf) estas vilaĝo en Rumanio, 30 km nord-nordokcidente de Cluj-Napoca. Ĝi estas sidejo de la komunumo Așchileu. En 1910 ĝi havis 1 064 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 770 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1320. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝia mezepoka hungara loĝantaro pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Doboka, poste Kolozs (reĝa departemento) vármegye). Administre apartenas al la komunumo Așchileu krome Așchileu Mic, Cristorel, Dorna, Fodora.

Așchileu Mare
Komunuma sidejo
vilaĝo • seat of the local council
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Cluj
Alinome Nagyesküllő (hungare), Groß-Schwalbendorf (germane)
Komunumo Așchileu (komunumo)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)46.98277777777823.4925Koordinatoj: 46° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)
Așchileu Mare (Rumanio)
Așchileu Mare (Rumanio)
DMS
Alto super maro 369 m
Poŝtkodo 407046
Loĝantaro
– komunumo 1.732 (en 2002)
– vilaĝo 611 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 55785
vdr

En la censo de 2002 el la 611 loĝantoj 1,5 % deklaris sin romaoj, la aliaj rumanoj.

Așchileu Mare

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti