Nagykálló

(Alidirektita el Nagykallo)

Nagykálló [nadjkAlO] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nagykálló, kies centro estas.

Nagykálló
Flago
Blazono
Areo 69 km² (6 900 ha)
Loĝantaro 9 329
Poŝtkodo 4320
Telefona antaŭkodo 42
Vikimedia Komunejo: Nagykálló
Retpaĝo: nagykallo.hu
Nagykálló en la 17-a jarcento

Situo redakti

Nagykálló situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nyírbátor-Nyíregyháza. La lasta urbo troviĝas 14, Nyirbátor 22, Debrecen 47, Budapeŝto 235 km.

Historio redakti

La loko estas loĝata ekde la Arpad-epoko, unuafoje menciis ĝin dokumentoj en 1274. La komunumo ricevis rangon de kampurbo en 1315, la komerco, metia industrio forte evoluis. En la 15-a jarcento, ĝi estis plej loĝata komunumo de departemento Szabolcs kaj estis departementejo ĝis 1876.

Oni konstruis tie fortikaĵon dum la turka epoko de Hungario, kiu iĝis limfortikaĵo en 1574. Oni setligis tie en 1606 nobeligitajn hajdukojn partoprenintojn de la Bocskai-liberecbatalo. Je ordono de la Ferenc Rákóczi la 2-a, oni detruis la fortikaĵon en 1709.

La kampurbo iĝis en 1747 departementejo de Szabolcs, sed la evoluo de la komunumo rompis en la 19-a jarcento, ĉar la landaj fervojaj linioj ne tuŝis la kamparan urbon kaj la administraj reformoj de 1876 igis departementejo Nyíregyháza. Nagykálló iĝis distriktejo kaj povis reakiri la urban rangon nur en 1989.

 
Panoramo de Nagykálló

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Nagykálló naskiĝis:

Ĝemelkomunumoj redakti

Fontoj redakti