Nădlac
Nădlac [nədlak], hungare Nagylak (nadjlak), slovake Nadlak estas urbo en Rumanio sur la dekstra bordo de la rivero Mureş okcidente de Arad 40 km-ojn for, ĉe la landolimo rumana-hungara. Tiu urbo estas la unusola en Rumanio, kie nek rumanoj, nek hungaroj vivas en majoritato. La loko apartenas al la plej gravaj limotrapasejoj, precipe rumanaj kaj bulgaraj kamionoj uzas ĝin.

- Areo: 133 km²
- Loĝantaro: 8154
- Poŝtkodo: 315500
- Telefonprefikso:
Historio Redakti
La unua mencio aperis en formo Noglokk. La tataroj en 1241 post semajna sieĝo okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin senhoma. En 1334 la komunumo havis preĝejon kaj estis tie ankaŭ bienocentro. Serboj venis antaŭ la turkojn en 1464. En la 15-a jarcento familio Jaksics (jakŝiĉ) konstruis kastelon, poste trakonstruis burgo. La ribelintaj kamparanoj tie venkis la nobelojn en 1514 kaj la burgon detruis. Post 4 jaroj Jaksics konstruis fortikaĵon el briko, kiun la turkoj okupis en 1550. Poste la fortikaĵo apartenis foje al turkoj, foje al Transilvanio. Fine en 1616 la turkoj tute detruis la fortikaĵon. Ekde 1699 la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1739 la serboj foriris kaj alvenis slovakoj. Uzino pri kanabo en 1903 ekfunkciis. En 1910 ĝi havis 14 043 loĝantojn (7651 slovakoj, 4330 rumanoj, 1439 hungaroj, 251 serboj, 150 germanoj, 106 rutenoj). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Hungario, al departemento Csanád, al distrikto de Nagylak, kies distriktejo estis. La limoj en 1920 distranĉis la urbeton, la orienta flanko kun la uzino restis hungara la urbeto rumana. En 1992 en la rumana parto ĝi havis 8 458 loĝantojn (majoritate slovakoj).
Vidindaĵo Redakti
- luterana preĝejo
Fonto Redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj Redakti
- Sándor Balassa (Nagylak, 9-a de aŭgusto 1882 – Debrecen, 4-a de julio 1960): ĵurnalisto.
- Pavol Bujtar (*10-a de septembro 1937): prozaisto.
- Sándor Farkas, gyulafehérvári (26-a de aŭgusto 1887 – Aiud, 20-a de majo 1964): bibliotekisto.
- Pál Harkay (Nagylak, 16-a de septembro 1913 – Budapest, 25-a de januaro 1980): geografo.
- József Könyves-Kolonics, hungara advokato naskiĝis en Nagylak
- Dénes Kőszegi (Nagylak, 12-a de aŭgusto 1888 – Szeged, 14-a de septembro 1970): analitika kemiisto, farmacikemiisto, universitata profesoro.
- Trifon Lugojan (27-a de majo 1874 - Arad, 11-a de januaro 1948): komponisto.
- Elena Munteanu (*12-a de februaro 1942): dekoraciartistino.
- Endre Szebenyi (Nagylak, 1912 – Budapest, 26-a de oktobro 1949): advokato, ŝtatsekretario en interna ministerio.
- János Valentiny (Nagylak, 1-a de januaro 1842 – Nádasdladány, 25-a de februaro 1902): pentristo.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Fotogalerio[rompita ligilo].
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine