La Nahana frankolinoNahana perdriko[1] (Ptilopachus nahaniFrancolinus nahani) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi estas monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nahana frankolino
Nahana frankolino
Nahana frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. nahani
Francolinus nahani
(Dubois, 1905)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu endanĝerita specio troviĝas en densa pluvarbaro de malaltaj teroj de nordorienta DR Kongo (areo bordata de riveroj Aruŭimi, Nepoko kaj Semliki) kaj okcidenta kaj sudcentra Ugando (arbaroj de Budongo, Bugoma kaj Mabira),[2] kaj ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj ĉasado.[3] Krome la distribuado estas fragmentata (disa distribuado).

Ili preferas ĉeriverajn aŭ marĉajn areojn. En Ugando ili loĝas kaj en tuŝitaj kaj en netuŝitaj arbaroj, inklude miksitan arbaron ne tro tuŝitan (lignoproduktado) aŭ kie estas naturaj klarejoj. Informoj el arbarbordoj kaj nearbaraj habitatoj povas aludi al disaj aŭ manĝantaj birdoj. Ili preferas manĝi en areoj de densa subkreskaĵaro, kun alta, densa kanopeo kaj disa grunda vegetaĵaro. Densa kanopekovro indikas maturajn arbarojn enhavantajn taŭgajn lokojn por reproduktado kaj ripozado, kaj densa subkreskaĵaro indikas preferatan manĝohabitaton; du habitatajn karakteroj kiuj rare koincidas. Ili serĉas en folirubaĵoj senvertebrulojn, burĝonojn, semojn kaj bulbojn kaj probable plukas senvertebrulojn el malalta vegetaĵaro. Ĝi estas tre teritoria kaj reproduktiĝas la tutan jaron, kvankam ĉefe komence de la pluva sezono. Pliparto de nestoj situas surgrunde inter trunkoj de grandaj arboj.

Kiel sugestata de la komuna nomo, ĝi estis iam konsiderata frankolino kaj situanta ĉu en Francolinus ĉu en Pternistis, sed ankaŭ en Acentrortyx; nun oni scias ke ĝi estas plej proksima parenco de la Ŝtonperdriko.[4][5]

Tiu specio estas averaĝe ĉirkaŭ 25 cm longa (sed el 23 al 26), tio estas la Nahana perdriko estas relative malgranda, surterema ĉasbirdo kun ruĝa haŭtaĵa okulringo, kruroj (senspronaj) kaj bekobazo, blanka gorĝareo, brunecaj supraj partoj kaj blankanigraj subaj partoj kaj kapo.[2] Ambaŭ seksoj estas similaj. Junulo estas pli malhela supre, kaj la kola punkteco ne atingas supron; krome la kruroj estas grizaj. Simila specio estas la Lathama frankolino, F. lathami, kiu havas nigran gorĝon kaj flavajn krurojn, kaj ne havas la ruĝan ĉirkaŭokulan haŭtaĵon.

La voĉo estas flua kaj formata de duoblaj notoj, grade ascenda je ofteco kaj laŭteco (5-20 sekundojn longa).

Referencoj redakti

  1. IOC
  2. 2,0 2,1 McGowan, P. J. K. (1994). Nahan's Francolin (Francolinus nahani). Pp. 497 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelon. ISBN 84-87334-15-6
  3. IUCN
  4. Crowe, T. M., Bowie, R.C.K., Bloomer, P., Mandiwana, T.G., Hedderson, T.A.J., Randi, E., Pereira, S., & Wakeling, J. (2006). Phylogenetics, biogeography and classification of, and character evolution in, gamebirds (Aves: Galliformes): Effects of character exclusion, data partitioning and missing data. Cladistics 22: 495-532.
  5. Crowe, T. (2010). Phylogenetic affinities of enigmatic African galliforms: the Stone Partridge Ptilopachus petrosus and Latham's and Nahan's 'Francolins' Francolinus lathami and F. nahani. Cladistics 26: 206-206. (resumo).

Eksteraj ligiloj redakti