Naharija
Naharija (hebree נהריה, arabe نهاريا) estas urbo en la nordo de Israelo. En 2005, ĝia popolacio estis pli aŭ malpli 50,000. Ĝi situas sur la marbordo, apenaŭ 6 kilometrojn de la landlimo al Libano. La loĝantaro de la urbo estas preskaŭ tute juda, kaj ne ekzistas signifa proporcio de araboj inter la loĝantoj.
Naharija | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 000 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 5 714 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 0′ N, 35° 6′ O (mapo)33.00361111111135.0925Koordinatoj: 33° 0′ N, 35° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 10,5 km² (1 050 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La urbo estis kreita dum la 1930-aj jaroj de la 20-a jarcento fare de germanaj enmigrintoj. Origine ĝi estis moŝavao, unu el la tri ĉefaj tipoj de agrikulturaj kooperativoj de Israelo. Pro la proksimeco de la urbo al Libano, ĝi ofte estis la celo de terorismaj atencoj kaj de bombadoj. Dum la milito inter Israelo kaj Hizbulaho en la somero de 2006, Naharija estis plurfoje bombita per raketoj de la Hizbulaho, pafitaj el Libano, mortiginte 5 civilulojn. Ankaŭ la infrastrukturo suferis multe da damaĝo.
LoĝintojRedakti
- Gilad Ŝalit, israela soldato
PartnerecojRedakti
Partneraj urboj
- la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino, Germanio
- Bielefeld, Germanio, ekde la jaro 1980
- Issy-les-Moulineaux, Francio
- Kecskemét, Hungario, ekde la jaro 1990.
Amika urbo
- Offenbach, Germanio, ekde iom post la jaro 1960