Arbaro Najmiŝo

(Alidirektita el Naimiŝo)

La arbaro Najmiŝo, estas antikva arbaro menciita en la "Mahabarato" kaj la puranoj.[1][2] Ĝi troviĝas ĉe la riverbordo de la rivero Gomtio en Utar-Pradeŝo, Barato, inter la regno Panĉalo kaj la regno Kosalo.

En la "Mahabarato" redakti

La tuta rakonto de la "Mahabarato" okazas en la arbaro Najmiŝo dum kunveno de sesdek mil saĝuloj kondukita de la saĝulo Saŭnako, kiu organizis oferon al la gedioj por peti mondan pacon. Ĉe tiu ĉi kunveno Ugrasravo Saŭtio rakontas la tutan "Mahabaraton", la rakonton de la grandaj reĝoj de la Barata dinastio, al Saŭnako. La kerna parto de ĉi tiu rakonto estas la rakonto de la Kaŭravoj kaj la Pandavoj, kaj de ilia batalo en Kurukŝetro, konata kiel la Kurukŝetra milito.

Ankaŭ vidu redakti

Referencoj redakti

  1. Roshen Dalal. (2011) Hinduism: An Alphabetical Guide.
  2. Varanasi is as old as Indus valley civilization, finds IIT-KGP study.