Najtingalo (birdo)

Por la esperantlingva songazeto "Najtingalo" bonvolu rigardi Najtingalo (songazeto). Por aliaj signifoj vidu: Najtingalo (apartigilo)


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Najtingalo
Najtingalo. Voĉo de virbirdo
Najtingalo. Voĉo de virbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. megarhyncos'
Luscinia megarhyncos
(Brehm, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Najtingalo, Suda najtingaloordinara najtingalo, Luscinia megarhyncos, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj.

    Ĝi estas migrema insektomaĝanta specio vivanta en arbaroj en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio. Ĝi troviĝas iom pli sude ol la tre proksima Norda najtingalo Luscinia luscinia. Ĝi nestas malalte ĉegrunde en densaj arbaroj. Ĝi vintras en suda Afriko.

    Aspekto redakti

     

    Tiu palearktisa birdo similas laŭ grandeco al Rubekolo, tio estas 15-16,5 cm longa. Ĝi estas tute bruna supre krom la brunruĝeca larĝa vosto kun ruĝaj makuloj. Ĝi estas blankeca sube. Ambaŭ seksoj similas. La orientaj populacioj L. m. hafizi kaj L. m. africana havas suprajn partojn pli helajn kaj tre markitajn vizaĝojn per helaj supraokulaj strioj.

    Distribuado, habitato kaj migrado redakti

    Tiu specio estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en arbaroj kaj arbustaroj en Eŭropo kaj Palearkto, kaj vintrumas en Sub-Sahara Afriko. Ĝi ne troviĝas nature en Ameriko. La distribuado estas pli suda ol tiu de la tre rilata Norda najtingalo, Luscinia luscinia. Ĝi nestumas sur aŭ proksime de la grundo en densa vegetaĵaro.

    Migrado kaj evoluo redakti

    Esplorteamo de la Universidad Complutense de Madrid malkovris, analizante informon devenan el birdoringado en du populacioj de najtingalo de centra Hispanio, ke laŭlonge de dudek jaroj, nome el 1995 ĝis 2014, la flugillongo proporcie al la korpogrando ege malpliiĝis iom post iom. Tio estis surprizo por la esploristoj en birdo kiu vintrumas trans Saharo, ĉar dispono de longaj kaj pintoformaj flugiloj estas trajto propra de longdistancaj migrobirdoj, same kiel granda ovodemetado. Estas hipotezo ke tiuj trajtoj estas kunaj ĉe migrobirdoj kaj modifo de unu el ili tuŝas aliajn; tiukadre eble tio rezultas el klimata ŝanĝo al pli mallongaj printempoj kaj pli seka vetero. Tial la najtingaloj demetas malpli da ovoj ol antaŭe, kio helpas la specion por pli tuja migrado, sed samtempe tio mallongigas iliajn flugilojn, kio absolute malhelpas ilin por la sama celo.[1]

    Voĉo redakti

     
    Najtingalo
    Luscinia megarhynchos
    (Istrio)
     
    Luscinia megarhynchos

    La fama kanto de la virnajtingalo ne estas la plej riĉa inter la birdkantoj, sed impresas, kiam ĝin oni aŭdas nokte, ĉar ĝi estas la ununura birdo kantanta eĉ tra la nokton, krom dumtage; pro tiu escepto la nomo de la najtingalo enhavas en kelkaj lingvoj, ekzemple ĝermanaj, la radikon signifantan “nokton”, tiele la nomo en Esperanto devenas el la angla Nightingale [najtingeil], kie Night [najt] signifas nokton; simile okazas en la dana nattergal, en la germana Nachtigall, en la nederlanda Nachtegaal kaj en la sveda Sydnäktergal. Tiu voĉo estas laŭta, kun impresa vario da fajfaj triloj kaj klukklukoj. La plej karakteriza trajto estas laŭta kresĉenda fajfo. Ĝi havas ransimilan alarmvokon. Ĵusaj studoj malkovris, ke tiu specio kantas eĉ pli laŭte ĉe urboj por superi la urbajn fonbruojn. Kutime estas la ne ankoraŭ pariĝantaj maskloj kiuj kantas nokte por allogi eventualan partnerinon; diference la mateniĝa kanto utilas por defendi la teritorion.

    En kulturo kaj arto redakti

    • En la popolaj tradicioj najtingaloj anoncas printempojn kaj estas la birdo de la monato majo, sed ĉefe estas la simbolo de amo.
    • La najtingalo estas kerno de la antikva mito de Filomela (princino de Ateno), kie ŝia fratino Prokneo transformiĝis en birdo.
    • "A Nightingale Sang in Berkeley Square" estas la titolo de tre konata romantisma brita populara kanto lun vortumado de Eric Maschwitz kaj muziko de Manning Sherwin kaj Jack Strachey.
    • "Aidoni stin kerasia" (Najtingalo sur la ĉerizarbo, greke: Αηδόνι στην κερασιά) estas la titolo de kanto de Dionisos Savopulos de la albumo O pyrinas (2007).
    • "Laloun t' aidonia" (najtingaloj kantas, Greke: Λαλούν τ' αηδόνια) de Dionisos Lavrangas estas alia konata verko.
    • "Mou parigile t' aidoni" (La najtingalo demandis al mi, Greke: Μου παρήγγειλε τ' αηδόνι) estas malnova tradicia greka kanto.
    • "Ode to a Nightingale" (Odo al najtingalo) de John Keats. Ĝi estas ankaŭ temo de poemo titolita "Nightingales" de Robert Bridges. Similtema estas preskaŭ samtitola soneto de la hispana poeto José de Espronceda.
    • Ankaŭ amo de najtingalo por rozo estas tre uzata, ofte metafore en Persa literaturo.[2]
    • Provenca popolkanto, "La fluganta najtingalo"[2], inspiris la komponiston Ĉajkovski por komponi sian Humoresque opus 10-2.
    • La belo de la kanto de najtingalo estas temo de la rakonto de Hans Christian Andersen nome "La najtingalo" el 1843. [3]
    • Bildoj de najtingalo aperas en ferakonto de Oscar Wilde titolita "The Nightingale and the Rose" (La najtingalo kaj la rozo) el kolekto de porinfanaj rakontoj nomata The Happy Prince and Other Stories (1888).
    • Najtingalo aperas en kroatia monero de 1 kunao, eldonita ekde 1993.[3]

    Notoj redakti

    1. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 32, 2020, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 19. Citita Pérez-Tris, J., de la Puente, J., Rodríguez, C. kaj Remacha, C. (2020). Climate change and maladaptive wing shortening in a long-distance migratory bird. The Auk, 137 (3). [1]
    2. The Rose and nightingale in Persian literature. Arkivita el la originalo je 2008-01-22. Alirita 2009-09-29.
    3. Kroatia Nacia Banko. Kunao kaj Lipao, Moneroj de Kroatio Arkivigite je 2009-06-22 per la retarkivo Wayback Machine: 1 Kunao Arkivigite je 2009-06-22 per la retarkivo Wayback Machine. – Konsultita la 31a de marto de 2009.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti